Fondaĵo Wilhelm Gustloff

La Fondaĵo Wilhelm Gustloff (germane Wilhelm-Gustloff-Stiftung) estis nomata laŭ Wilhelm Gustloff, martirigita far la nazioj. Ĝi estis fondita far distrikta gvidanto (gaŭlejtero) Fritz Sauckel el Turingio, la 27-an de majo 1936 en Vejmaro. Li gvidis la fondaĵon kiel komisiito de Adolf Hitler.

Fondaĵo Wilhelm Gustloff
partia fondaĵo • fondaĵo en Svislando • Stiftung
Komenco 27-a de majo 1936 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
Fondinto(j) Fritz Sauckel vd
Ĉefestro(j) Fritz Sauckel vd
vdr

La industria posedaĵo de la fondaĵo baziĝis je Suhl-a Simson-Werk (Uzino Simson), arjigita en 1935. Poste oni transdonis pluajn grandajn armil- kaj armaĵuzinojn, kiel ekz. en 1938 la Hirtenberga kartoĉa uzino en Aŭstrio aŭ la „Ventimotor GmbH” en Weimar.

En 1939 oni tranomumis la fondaĵon al „Wilhelm Gustloff Werke, Nationalsozialistische Industriestiftung“ (Wilhelm-Gustloff-aj uzinoj, nacisocialisma industria fondaĵo), ĝi estis unu el la plej grandaj armaĵaj konzernoj en meza Germanio. La fondaĵaj uzinoj produktis (precipe en Suhl) ĉirkaŭ kvaronon de la tuta produktaĵo je maŝinpafiloj por la germana armeo.