La Fontano Orfeo (en la hispana Fuente de Orfeo) troviĝas en la Placo de la Provinco, en la madrida zono konata kiel Madrido de la Aŭstroj, en la historia urboparto. Ĝi estis konstruita dum la unua triono de la 17-a jarcento kaj dispecigita je la fino de la 20-a jarcento. Nuntempe estas ekspoziciata reproduktaĵo realigata fine de la 20-a jarcento en sama loko kie estis la originala.

Fontano Orfeo.

Historio redakti

Ĝi estis starigita dum la regado de Filipo la 4-a. La projekto estis farita de la arkitekto Juan Gómez de Mora, ankaŭ aŭtoro de la Palaco Sankta Kruco, antikva karcero de la Kortumo kaj nuna sidejo de la Ministerio pri Eksteraj Rilatoj, konstruaĵo kiu dominas la placon kie situas la fontano. La efektivigo de la projekto estis de Gaspar Ordóñez, kiu finis la verkaĵon en la jaro 1629.

La Fontano Orfeo estis malkonstruita en 1865, sed la skulptaĵo, kiu reprezentas Orfeon, estis konservita. Nuntempe ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

 
Vidaĵo de la statuo al Orfeo, situanta en la supra parto de la fontano.

En la jaro 1998 estis realigata reproduktaĵo, dezajnita laŭ desegnaĵoj kaj pentraĵoj de tiu epoko, laŭ entuziasmo de la Municipa Entrepreno de la Loĝejo, dependanta de la Madrida Urbodomo.