Arbarista panteono

(Alidirektita el Forsta panteono)

Forsta panteono estas aro de monumentoj kaj fontoj en arbaro de kompanio "Lerneja forsta entrepreno - Arbaro de Masaryk", inter urboj Brno kaj Blansko en Moravia karsto. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la forsta panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929[1] en regiono de vilaĝo Olomučany, partoprenis interalie Rudolf Haša (kiu estas kune kun Josef Konšel kaj Josef Opletal konsiderata kiel aŭtoro de panteono).

En nuntempo panteono estas populara loko por ekskursoj de multaj homoj el Brno kaj ĉirkaŭaĵo - plej ofte oni vizitas monumenton de Karel Hynek Mácha aŭ monumenton de torturmortigitaj forstistoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti