Fortis
La grupo Fortis kun ĉefaj sidejoj en Bruselo (Belgio) kaj Utrecht (Nederlando) estis belga-nederlanda entrepreno, kiu ofertis financajn servojn kaj asekuron. Fortis estis la plej granda banko en Belgio kaj la dua plej granda en Nederlando. Ĝis oktobro 2008 la banko apartenis kun pli ol 85.000 dungitoj al la 20 plej grandaj eŭropaj financaj entreprenoj. Pro la financa krizo de 2008 Fortis estis parte ŝtatigita kaj disigita en nederlandan kaj belgan-luksemburgan parton.[1][2]
ReferencojRedakti
- ↑ BNP Paribas transprenas la kontrolon de Fortis, DeRedactie.be, 6-a de oktobro 2008
- ↑ http://newsticker.sueddeutsche.de/list/id/214871
Eksteraj ligilojRedakti
- [hhttps://www.bnpparibasfortis.be/ BNP Paribas Fortis] (nederlande, france, angle)