Forumo de Aŭgusto

La Forumo de Aŭgusto (en itala: Foro di Augusto) estas unu el la Imperiestraj Forumoj de Romo, Italio, konstruigita de Aŭgusto Cezaro. Ĝi inkludas la Templon de Marso Ultor. La nekompleta forumo kaj ĝia templo estis inaŭgurita en la jaro 2 a.K., 40 jarojn post la ekdediĉo.

Forumo de Aŭgusto
arkeologia lokonemoveblaĵo [+]
Koordinatoj41° 53′ 39″ N, 12° 29′ 12″ O (mapo)41.89416666666712.486666666667Koordinatoj: 41° 53′ 39″ N, 12° 29′ 12″ O (mapo)

Forumo de Aŭgusto (Romo)
Forumo de Aŭgusto (Romo)
DEC

Map
Forumo de Aŭgusto
Vikimedia Komunejo:  Forum Augusti [+]
vdr
La Forumo de Aŭgusto Cezaro vidata de sudo.
Ruinoj de la Forumo de Aŭgusto.

En la batalo de Filipio en -42 Oktaviano (poste nomita Aŭgusto) kune kun Marko Antonio venkis la murdintojn de Cezaro kaj do venĝis ties morton. Tiam la imperiestro promesis per voto templon al Marso, la venĝulo (latine Mars Ultor). La templo estis efektive inaŭgurita nur 40 jarojn poste, en -2, enmetita en duan monumentan placon, la Forumon de Aŭgusto.

Rilate al la Forumo de Cezaro la nova komplekso situis orte, kaj la templo sin apogis al altega muro, ankoraŭ konservita, kiu dividis la monumenton de la kvartalo Subura kaj protektis ĝin de tieaj incendioj. Krome la arkaroj, kiuj leviĝis laŭ la longaj flankoj, ĉe la norda fino malfermiĝis al ampleksaj kolonejoj (duoncirklaj), destinitaj por ŝirmi la kunsidojn de tribunaloj.

Ankaŭ ĉi-okaze la konstruado de la komplekso servis al propagandaj celoj, kaj ĝia tuta ornamo gloras la novan oran epokon, kiu komenciĝis per la regado de Aŭgusto.

Bibliografio redakti

  • Raaflaub. Between the Republic and Empire.
  • Luce, T.J. Livy Augustus and the Forum Augustum. pp. 123–138.
  • Galinsky, Karl. Augustan Culture. pp. 197–213.
  • Roth, Leland M. (1993). Understanding Architecture: Its Elements, History and Meaning (First ed.). Boulder, CO: Westview Press. p. 222. ISBN 0-06-430158-3.
  • Earl, Donald C. (1968). The Age of Augustus. New York: Crown Publishers. p. 116.
  • The Cambridge Ancient History (New ed.). London: Cambridge University Press. 1970. p. 193.
  • Platner, Samuel Ball. A Topographical Dictionary of Ancient Rome.
  • Magie, David (1967–1968). Scriptores Historiae Augustae, anglalingva traduko de David Magie. Loeb Classical Library. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. p. 235.