Fotolizofotodissociofotomalkomponado temas pri dissocio de kompleksaj organikaj molekuloj laŭ efekto de la elektromagneta radiado. En la fotosintezo, unu el la plej gravaj procezoj estas la akvofotolizo asociita al la klorofilo: en ĉi-procezo la lumenergio uzatas por separi la atomojn kiuj komponas la akvomolekulon, liberigante ankaŭ elektronojn kiuj poste uzatas por rehavi tiujn kiuj perdiĝas de la klorofilo dum ekscitiĝo. La molekulo de O2) rezultanta estas liberigita en la atmosferon, kiel restaĵo de la kemia reakcio.

Sintezo de la benzoksepino laŭ fotoreakcio de la epokso-duhidro-naftaleno.

La kemia ekvacio de la akvofotolizo estas:

2H2O → 4H+ + 4e- + O2

La fotodissocio ne limiĝas al la videbla spektro. Ajna fotono kun sufiĉo da energio povas rompi la kemiajn ligilojn en la molekuloj de iu komponaĵo. Ĉar la fotona energio estas inverse proporcia al ĝia ondolongo, la elektromagneta radiado per pli granda energio de la videbla lumo, tiel kiel la ultraviola radiado, ikso-radioj k gama-radiadoj ĉeestas envolvitaj en tiuj reakcioj.

Vidu ankaŭ redakti