Frakaso laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV)[1] estas unue perforta kaj tre brua disrompo kaj dispecigo, kaj due en pli vasta sence tute detrui, komplete neniigi ion aŭ iun.

Aparte la vorto povas aludi al

  • aviadila frakaso aŭ aviadila kraŝo, ekstrema formo de aviadila akcidento, en kiu aviadilo el granda alteco subenfalas kaj dispeciĝas sur la grundo, kaj
  • ŝipfrakaso, en kiu ŝipo dramece disrompiĝas, subakviĝas kaj dronas.

Ĉe fervojaj akcidentoj, kiuj povas estis simile dramaj katastrofo, la vorto frakaso malpli ofte uzatas, probable ĉar trajnoj principe tiom robustas, ke dispeciĝo al multegaj partoj malpli facile imageblas. Tamen, se fervojo ekzemple per akcidento elreliĝas en alta montaro kaj falegas en abismon, tiam certe uzo de la vorto frakaso estus adekvata. Sed io tia ne tiom ofte okazas.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. artikolo frakaso en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), en la reta eldono de 2020, same ankaŭ jam libroforme en la eldono de 1970, paĝo 312