Francio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

Francio estas unu el la landoj kiuj unuafoje partoprenis en Eŭrovido-Kantokonkurso en 1956. Francio partoprenis 51 fojojn. Nur superata de Germanio kun 52 partoprenoj. Ĝi estas unu el la landoj de la grupo kvaropa nomata 'Big 4' (Kvar Grandaj) kaj tio certigas ĝian ĉeeston en la finalo, ĝis la jaro 2009, ĉar eble por la eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010 neniu el la landoj de la kvaropo povos iri rekte al la finalo sen la klasifigaj duonfinaloj kiel la cetero de la aliaj landoj.

Marie Myriam lasta gajninto en Eŭrovido 1977
Les Fatals Picards en Helsinko (2007)

Francio havis sukcesan vojon en la historio de tiu ĉi kantokonkurso, ĝis la nuntempo ĝi finiĝis 36 fojojn ene de la 10 unuaj lokoj kaj gajnis la festivalon 5 fojojn, parte pro malmultaj landoj ene de la festivalo en ĝiaj unuaj jaroj. En la tria eldono, okazinta en 1958, André Claveau gajnis unuafoje por Francio per la kanto "Dors Mon Amour" kaj sekvajare ĝi estis celebrita en franca teritorio, en la "Palais des Festivals" en Cannes. Dum la unuaj dek jaroj de la festivalo, Francio ĉiam finiĝis inter la unuaj dek lokoj, kvankam en 1966 ĝi havis la unuan malbonan rezulton kiam Dominique Walter per "Chez Nous" finiĝis en la 16-a loko kun nur 1 poento.

Ekde 1996, Francio spertis gravan falon en la rezultoj de Eŭrovido: 18-a (1996), 24-a (1998), 19-a (1999), 23-a (2000), 18-a (2003), 15-a (2004), 23-a (2005) kaj 22-a (2006 kaj 2007), nur escepte de la jaro 2001. En (2008) la kantisto Sébastien Tellier sukcesis poziciigi Francion en unu el la 5 plej bonaj rezultoj. Kvankam Francio estas la sola lando kiu partoprenas pli ol 30 jarojn ĝi neniam gajnis la unuan lokon. En la jaro 2009 ĝi estis reprezentata de Patricia Kaas unu el la francaj muzoj de la franca muziko sufiĉe konata. En ĝia retpaĝo aperis plurlingvaj versioj de ŝia franclingva kanto, inter ili ankaŭ en esperanto. Ĝi atingis la 8-an lokon el 25.

La plejparto de la francaj reprezentantoj estas artistoj ne tiom konataj, eĉ ne profesiaj kantistoj, kiel la reprezentantino de en 2006, Virginie Pouchain, kiu estas stilistino. La plimulto de la franca publiko ne konsideras al la Eŭrovido-Kantokonkurso kiel unuanivela scenejo por talentaj vokalistoj kaj muzikistoj.

Reprezentantoj redakti

Jaro Artisto(j) Kanto Titolo en Esperanto Vico
(en finalo)
Poentoj
(en finalo)
1956 Mathé Altéry Le temps perdu - - -
Dany Dauberson Il est là - - -
1957 Paule Desjardins La belle amour - 02 17
1958 André Claveau Dors, mon amour - 01 27
1959 Jean Philippe Oui, oui, oui, oui - 03 15
1960 Jacqueline Boyer Tom Pillibi - 01 32
1961 Jean-Paul Mauric Printemps (Avril carillonne) - 04 13
1962 Isabelle Aubret Un premier amour - 01 26
1963 Alain Barrière Elle était si jolie - 05 25
1964 Rachel Le chant de Mallory - 04 14
1965 Guy Mardel N'avoue jamais - 03 22
1966 Dominique Walter Chez nous - 16 01
1967 Noëlle Cordier Il doit faire beau là-bas - 03 20
1968 Isabelle Aubret La source - 03 20
1969 Frida Boccara Un jour, un enfant - 01 18
1970 Guy Bonnet Marie-Blanche - 04 08
1971 Serge Lama Un jardin sur la terre - 10 82
1972 Betty Mars Comé-comédie - 11 81
1973 Martine Clémenceau Sans toi - 15 65
1974 FRANCIO NE PARTOPRENIS
1975 Nicole Rieu Et bonjour à toi, l'artiste - 04 91
1976 Catherine Ferry Un, deux, trois - 02 147
1977 Marie Myriam L'oiseau et l'enfant - 01 136
1978 Joël Prévost Il y aura toujours des violons - 03 119
1979 Anne-Marie David Je suis l'enfant-soleil - 03 106
1980 Profil Hé, hé m'sieurs dames - 11 45
1981 Jean Gabilou Humanahum - 03 125
1982 FRANCIO NE PARTOPRENIS
1983 Guy Bonnet Vivre - 08 56
1984 Annick Thoumazeau Autant d'amoureux que d'étoiles - 08 61
1985 Roger Bens Femme, dans ses rêves aussi - 10 56
1986 Cocktail Chic Européennes - 17 13
1987 Christine Minier Les mots d'amour n'ont pas de dimanche - 14 44
1988 Gérard Lenorman Chanteur de charme - 10 64
1989 Nathalie Pâque J'ai volé la vie - 08 60
1990 Joëlle Ursull White and Black Blues Blanka kaj Nigra Bluso 02 132
1991 Amina Le dernier qui a parlé - 02 146
1992 Kali Monté la riviè' Supreniri la riveron 08 73
1993 Patrick Fiori Mama Corsica - 04 121
1994 Nina Morato Je suis un vrai garçon - 07 74
1995 Nathalie Santamaria Il me donne rendez-vous - 04 94
1996 Dan Ar Braz & l'Héritage des Celtes Diwanit bugale Naskiĝu infanoj 19 18
1997 Fanny Sentiments songes - 07 95
1998 Marie Line Où aller - 24 03
1999 Nayah Je veux donner ma voix - 19 14
2000 Sofia Mestari On aura le ciel - 23 05
2001 Natasha Saint-Pier Je n'ai que mon âme - 04 142
2002 Sandrine François Il faut du temps Necesas tempo 05 104
2003 Louisa Baïleche Monts et merveilles - 18 19
2004 Jonatan Cerrada À chaque pas - 15 40
2005 Ortal Chacun pense à soi - 23 11
2006 Virginie Pouchain Il était temps - 22 05
2007 Les Fatals Picards L'amour à la française - 22 19
2008 Sébastien Tellier Divine - 19 47
2009 Patricia Kaas Et s'il fallait le faire Kaj se endus fari tion 08 107
2010 Jessy Matador Allez ola olé - 12 82
2011 Amaury Vassili Sognu Sonĝo 15 82
2012 Anggun Echo (You and I) Eĥo (Vi kaj mi) 22 21
2013 Amandine Bourgeois L’enfer et moi La infero kaj mi 23 14
2014 Twin Twin Moustache Liphararo 26 2
2015 Lisa Angell N'oubliez pas Ne forgesu 25 4
2016 Amir J'ai cherché Mi serĉis 6 257
2017 Alma Requiem Rekviemo 12 135
2018 Madame Monsieur Mercy - 13 173
2019 Bilal Hassani Roi Reĝo 16 105
2020 Tom Leeb Mon alliée (The Best In Me) - NULIGITA
2021 Barbara Pravi Voilà - 2 499
2022 Alvan & Ahez Fulenn - 24 15
2023 La Zarra Évidemment - 16 104

Eksteraj ligiloj redakti