Barbara Pravi

franca kantistino

Barbara Pravi, naskita kiel Barbara Pjević / cirile Барбара Пјевић (n. la 10-an de aprilo 1993 en Parizo)[1], estas franca kantistino, kantokomponisto kaj aktorino de serba kaj irana deveno tra siaj geavoj.

Barbara Pravi
Persona informo
Naskonomo Barbara Piévic
Naskiĝo 10-an de aprilo 1993 (1993-04-10) (31-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistoaktorokantoverkisto
vdr

Biografio redakti

Pjević naskiĝis en la franca ĉefurbo Parizo en familio de artistoj kaj muzikistoj. Ŝia patrinoflanka avo estis la irana pentristo kaj kaligrafo Hossein Zenderoudi. Ŝia patroflanka avo estis de serba deveno, ŝia patrino havas iranajn radikojn. Ŝi adoptis la artistan nomon Pravi kiel referenco al la serba vorto prava[2], kiu signifas aŭtenta kaj en esperanto ke ŝi 'pravas'.

Ŝia unua unuopaĵo, titolita Pas grandir, estis lanĉita en 2017. Du jarojn poste ŝi verkis Bim bam toi, la francan kontribuon por la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2019. Jaron poste ŝi verkis J'imagine, kun kiu Valentina Tronel gajnis la Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson 2020. Komence de 2021, ŝi mem partoprenis la francan antaŭselektadon por la Eŭrovido-Kantokonkurso. Ŝi gajnis per la kanto Voilà, kio signifas ke ŝi povas reprezenti Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2021.

Persona vivo redakti

Pravi estas tre aktiva en la batalo por fini perforton kontraŭ virinoj. Antaŭe ŝi mem spertis hejman perforton. Ŝi ofte kontribuis al muzikaj iniciatoj kiuj celas antaŭenigi la rajtojn de virinoj[3]. Pravi ankaŭ donis TED-prelegon ĉe la Emlyon Business School pri sia kariero kaj kiel ŝi trovis memfidon[4].

Pravi citis ke Barbara, Jacques Brel, Georges Brassens, Françoise Hardy kaj Louis Aragon influis sian muzikan stilon.

Diskaro redakti

  • 2017: Barbara Pravi
  • 2020: Reviens pour l'hiver
  • 2021: Les prières

Referencoj redakti

  1. (fr) "Eurovision-fr.net – Informations -Eurovision FRANCE 2021 : Entrevue exclusive avec Barbara Pravi". Eurovision-fr.net. Arkivita de la originalo, la 30-an de januaro 2021.
  2. (en) "France: Barbara Pravi to fly the flag in Rotterdam singing "Voila". Eurofans Radio. la 31-an de januaro 2021.
  3. (fr) "L'hymne féministe du MLF, "Debout les femmes", repris par 39 musiciennes", OBS, la 23-an de novembro 2018.
  4. (fr) Barbara Pravi en intervjuo: “C’est à nous de faire en sorte que le 8 mars soit tous les jours”, Aficia, arkivita de la originalo, la 28-an de novembro 2020.

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti