Hossein Zenderoudi
Charles Hossein Zenderoudi (n. la 11-an de marto 1937 en Tehrano)[1] estas irana pentristo, kaligrafo kaj skulptisto, konata kiel pioniro de la irana moderna arto.
Hossein Zenderoudi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1937 (87-jaraĝa) en Irano |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | pentristo • kaligrafo • skulptisto • artisto • desegnisto • gravuristo |
Biografio redakti
Li estas pioniro de la movado Saqqa-Khaneh, ĝenro de nov-tradicia moderna arto trovita en Irano kiu estas enradikiĝita en la historio de kafo-domaj pentraĵoj kaj ŝijaismaj vidaj elementoj[2]. Li vivas en Parizo kaj Nov-Jorko[1]. En la aĝo de 21 jaroj li jam estis gajninto de la Bienalo en Venecio, Parizo kaj Sankta Paŭlo. Baldaŭ poste li fondis la movadon Saqqa-Khaneh, kiu influis multajn artistojn de tiam.
Persone redakti
La nepino de Zenderoudi estas la franca kantistino Barbara Pravi.
Arto redakti
Hossein Zenderoudi estas unu el la plej fruaj artistoj kiu uzis arabalfabetajn kaligrafiajn elementojn en siaj artaĵoj. Lia verko Tchaar Bagh (speco de persa ĝardeno) estis aŭkciita en aprilo 2008 kontraŭ 1 400 000 usonaj dolaroj ĉe Christie's en Dubajo.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 (fr) "Collections: Charles Hossein Zenderoudi Arkivigite je 2020-09-21 per la retarkivo Wayback Machine". Centre Pompidou, Parizo.
- ↑ (en) "Biography: Iranian Artist Charles Hossein Zenderoudi Arkivigite je 2021-05-22 per la retarkivo Wayback Machine". Payvand Iran News. Tavoos Art Magazine, la 28-an de februaro 2011.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- http://www.zenderoudi.com
- Biografio en payvand.com Arkivigite je 2021-05-22 per la retarkivo Wayback Machine