Francis Soghomonian
voĉa talento kaj multlingva kantoverkisto
Francis SOGHOMONIAN (naskiĝinta en 1962) estas armenida esperantisto naskiĝinta kaj daŭre loĝanta en Parizo.
Francis Soghomonian | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto • franca • angla |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto ![]() |
Esperanton li eklernis okaze de ĝia centjariĝo en 1987. Li famiĝis en la Esperanto-movado, ĉar Duolingo dungis lin por la registrado en profesia studio de la sondosieroj de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj.[1]
Francis estas duonprofesia kantoverkisto. Li verkas kantojn en Esperanto kaj la franca, kiujn li mem kantas aŭ proponas al profesiaj artistoj.