Francisko Andreoni

Francisko ANDREONI (naskita la 19-an de aprilo 1911 en Romo, Italio; mortinta la 3-an de februaro 2001 en Montbeton, Francio)[1] estis itala esperantisto kaj pastro katolika.

Francisko Andreoni
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1911 (1911-04-19)
Morto 3-an de februaro 2001 (2001-02-03) (89-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

De 1930 ĝis 2000 li vivis kiel misiisto en Tajlando, kie li estis unu el la malmultaj esperantistoj. Post studoj de teologio en Tajlando li en 1940 fariĝis sacerdoto. Dum jardekoj li laboris kiel pastro en diversaj urboj de Tajlando.[1] En 1999 li multe helpis UEA-prezidanton Kep Enderby dum ties vizito al Tajlando.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Francesco ANDRÉONI. Institut de recherche France-Asie. Alirita 2022-11-22.