Francisko Jacinto de Savojo

Francisko Jacinto de Savojo (itale: Francesco Giacinto di Savoia) naskiĝis en Torino la tiama ĉefurbo de la Savojaj Ŝtatoj je la 14-a de septembro 1632 kaj mortis en la Kastelo de Valentino (Torino) je la 4-a de oktobro 1638. Li estis kromnomita "Floro de Paradizo".

Francisko Jacinto de Savojo
13-a duko de Savojo
Regado 1637 ĝis 1638
Antaŭulo Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, lia patro
Sekvanto Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo, lia frato
Savoja blazono en 1630
Savoja blazono en 1630
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1632 (1632-09-14)
en Torino
Morto 4-an de oktobro 1638 (1638-10-04) (6-jaraĝa)
en Torino
Tombo Sacra di San Michele vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Duklando Savojo vd
Familio
Dinastio Savoja dinastio vd
Patro Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo vd
Patrino Kristino de Francio vd
Gefratoj Karlo Emanuelo la 2-a de Savojo • Henrieta Adelajda de Savojo • Princess Catherine Beatrice of Savoy • Princess Margaret Yolande of Savoy • Princess Luisa Cristina of Savoy vd
Profesio
Okupo reĝa familiano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la filo la 12-a duko de Savojo Viktoro Amadeo la 1-a (1587-1637) kaj de lia edzino Kristino de Francio (1606-1663). Post la morto de sia patro, li heredis la Domestrecon de Savojo en 1637 kaj lia patrino fariĝis regentino. Li regis dum nur unu jaro kun la nobelecaj titoloj de 13-a duko de Savojo, princo de Piemonto, markizo de Saluco, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, kaj reĝo de Kipro kaj Jerusalemo.

La juneco de la nova duko pligravigis la krizon en la duklando kaj minacis ĝian ekziston mem, ĉar la regentino estis devigata samtempe defendi la duklandon kontraŭ la atakoj de Hispanio, la intrigoj de siaj bofratoj kaj la provoj de aliancita Francio por tute vasaligi ĝin.

Li mortis en 1638 kaj lia juna frato Karlo Emanuelo la 2-a heredis la Domestrecon de Savojo. Ilia patrino Kristino de Francio, kiu nomis sin Madama Reale, restis regentino ĝis 1648.

Eksteraj ligiloj redakti