Franciszek Ender
Franciszek ENDER (n. la 26-an de decembro 1858 en la distrikto Czortków, ekde 1939 ukraine nomata Ĉortkiv, m. la 1-an de aprilo 1939 en Lodzo[1]) estis pola esperantisto, kemiisto (produktanto de fruktovinoj).
Franciszek Ender | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1858 |
Morto | 1-an de aprilo 1939 (80-jaraĝa) en Łódź |
Lingvoj | Esperanto • pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Familio | |
Infano | Janina Ender |
Okupo | |
Okupo | esperantisto kemiisto |
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, Ender unue estis volapukisto, kaj poste, sub influo de Grabowski, Kabe k. a. fariĝis esperantisto[2]. Tamen laŭ lia filino, d-ro Janina Ender, li ekkonis Esperanton jam en 1887 per la Unua Libro. Unue skeptika pri la lingvo, baldaŭ sendis entuziasman leteron al LLZ kaj eklaboris por la internacia lingvo[1].
Post la transloĝiĝo al Lodzo Franciszek Ender komencis instrui Esperanton en 1905 en privata lernejo, skribis artikolojn en loka gazetaro kaj prelegis pri la lingvo. En 1908 li fondis filion de Pola Esperanto-Societo en Lodzo kaj restis ĝia prezidanto ĝis la unua mondmilito. Post la milito Ender iĝis ĝia honora membro.
Li estas la aŭtoro de artikoloj en Pola Esperantisto[1].
Tradukoj
redakti- Ama Bileto, komedieto de Michał Bałucki, 1909
- A… B… C…, novelo de Eliza Orzeszko, 1909
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Rememoroj pri mia patro – Pola Esperantisto, 1-2/1959
- ↑ Enciklopedio de Esperanto, vd. ENDER Franciszek
Eksteraj ligiloj
redakti- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Franciszek Ender en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)