Frank McLeod Easton

brita esperantisto kaj fervojisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Frank McLeod EASTON (mortis la 4-an de septembro 1984 en Birmingham) estis brita esperantisto kaj fervojisto.

Historio redakti

Frank McLeod Easton eklernis Esperanton preskaŭ 40 jarojn antaŭ sia morto kaj de tiam li fariĝis forta subtenanto de Esperanto, aginte en multaj roloj. Ĉe Esperanto-Asocio de Britio (EAB) li estis federacia reprezentanto kaj organizanto por la Okcidenta Mezlanda Regiono. Li senlace skribis leterojn aŭ iniciate aŭ responde al ĵurnaloj pri Esperanto.

Dum 50 jaroj li laboris por la Fervoja Servo en Britio kaj pro tio li estis ankaŭ reprezentanto por esperantistaj fervojistoj, estinte ano de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) kaj Brita Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (BAEF) kaj regule ĉeestinte iliajn kongresojn en la diversaj landoj de Eŭropo.

Li forpasis je la aĝo de 81 jaroj. Pri li The British Esperantist[1] nekrologis: "Ni sentos la mankon de lia bonkora personeco".

Referencoj redakti

  1. The British Esperantist: the official organ of the British Esperanto Association, Vol. 81, N-ro 862 (Januaro-Februaro 1985), p. 6.