Frank van Nimwegen

Frank van NIMWEGEN estis naskita en 1961 en Gilze, Nord-Brabanto, Nederlando. Unue li sekvis muzikan edukiĝon surloke ĉe Clemens Abers (piano kaj orgeno). Ĉe la eklezia ĥoro li estis edukita pri la gregoria muziko. Tiu ĉi fono havas daŭran influon al li kiel ĥor-direktanto kaj komponisto.

Li studis ĉe la konservatorio de Brabanto. Lia plej grava eklezia muziko estis verkita en Baarle Nassau, kie li laboras kiel orgenisto / dirigento. Li verkis pli malpli 40 Latinlingvajn motetojn, pluraj mesojn k.a. Ankaŭ multe da kantoj li komponis - pri tekstoj plej diverslingvaj, ankaŭ en Esperanto pri tekstoj de Freya Berveling.

En lia verkaro montriĝas parenceco kun la malnova sud-nederlanda polifonio kiel ekzemple Maurice Duruflé. Malgraŭ influo gregoria, lia muziko havas klare propran sonon.

kelkaj verkoj redakti

  • 12 motets divers, gregoria stilo en kombino kun polifona renesanca stilo.
  • Four anthems, por kvar voĉoj -SATB, soprano, aldo, tenoro kaj baso- kaj orgeno.
  • 5 motets accompagnés, por SATB kaj orgeno.
  • 3 motets médiévals, sufiĉe nuntempa spirito en la spirito de malnova muziko.
  • 20 motets grégoriens, por ĥoro miksita a capella (sen akompanado), inspirite de Maurice Duruflé kaj la Brabanta komponisto Jos van Amelsvoort.
  • Te Deum Laudamus, por SATB, 2 trumpetoj, F korno, 2 trombonoj kaj orgeno.