Franz Ferdinand Greiner
Franz Ferdinand GREINER (naskiĝinta la 3-an de aprilo 1808 en Stützerbach, mortinta samloke la 9-an de junio 1855) estis germana teknikisto. Li kreis kune kun la migranta metiisto lernoknaba Wilhelm Berkes la unuan industrie faritan termometron de Germanlando.
Franz Ferdinand Greiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1808 en Stützerbach |
Morto | 9-an de junio 1855 (47-jaraĝa) en Stützerbach |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto |
Agadoj
redaktiGreiner transprenis la patran akvomuelejon en Stützerbach. La vivnivelon li perlabore plibonigis per lampvitra blovado, krome li faris etartaĵojn vitrajn kaj perlojn. Lia provo estigi bonkvalitajn termometrojn tamen fiaskis ĝis la renkonto de la dungota fakulo Wilhelm Berkes.
Kunaj provoj kun Berkes, kiu la modernan teknikon verŝajne estis lerninta en Franclando, ja malfiaskis. Ĉefa trarompo komerca estis la preno de hidrargo kiel flusubstancon en la termometroj. La merito de Greiner estis la ekkompreno de la graveco de tiu ĉi novigaĵo kaj ties efika industria farado.[1]
Sekve estiĝis floranta entrepreno en kiu en la jaro 1833 ne malpli ol 64 specoj de aerometroj kaj termometroj inter multaj aliaj aferoj mezurilaj faritis. Greiner fakte metis la fundamentan ŝtonon pri produktado de fizikaj kaj ĥemiaj vitraj artikoloj en Germanlando.
Referencoj
redakti- ↑ Prie sur la retpaĝaro de la termometra muzeo Geraberg Arkivigite je 2007-12-13 per la retarkivo Wayback Machine.
Literaturo
redakti- Dietrich Kühn i.a.: Franz Ferdinand Greiner und das Haus 'Deutscher Kaiser' in Stützerbach, Schriften des Heimat- und Geschichtsvereins Stützerbach, DNB-Nr. 976901005
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Biografio ĉe NDB
- Informoj ĉe Glasblog Arkivigite je 2017-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Franz Ferdinand Greiner en la germana Vikipedio.