Franz de Paula Mestán
(Alidirektita el Franz de Paula Mestan)
Franz de Paula MESTÁN [meŝtan] (naskita la 1-an de aprilo 1865 en Hlinsko, Bohemio; mortinta la 21-an de februaro 1941 en Krems ĉe la Danubo) estis aŭstra esperantisto kaj katolika pastro. Dum 18 jaroj li estis provincialo de la ordeno de piaristoj por Aŭstrio kaj konsistoria konsilisto en Krems.
Franz de Paula MESTÁN | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1865 en Hlinsko, Bohemio |
Morto | 21-an de februaro 1941 en Krems ĉe la Danubo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • katolika sacerdoto • regula kleriko |
Li multe laboris en la Esperanto-movado. Li estis prezidanto de IKUE, vicprezidanto de AED kaj komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de Esperanto en Vieno. Li verkis Tabelojn por intua instruado de Esperanto, aprobitaj de la ministerio por instruaferoj, krome multe uzatan preĝareton.