Franzensburg

muzeo en Aŭstrio

Franzensburg estas kastelo en Laxenburg en la distrikto Mödling en Aŭstrujo, kiun inter 1801 kaj 1836 starigis imperiestro Francisko la 2-a (resp. 1-a de Aŭstrujo). Li starigis ĝin enmeze de la kastelparko kiel muzeo apud la tri jam ekzistaj kasteloj de la Habsburgoj sur artefarita insulo.

Franzensburg en la kastelparko Laxenburg

Historio redakti

Arĥitekto Johann Ferdinand Hetzendorfer planis kastelon de komence kiel muzeo. Per repreno de mezepokaj konstruformoj li metis mejlŝtonon sur la vojon al historiismo. Li enprenis kaj originalajn erojn de gotikaj konstruaĵoj, kiel ekzemple la malkonstruita preĝejo de monaĥejo Heiligenkreuz kaj ankaŭ gotikajn ideojn, pecipe per la rekonstruo de la Capella Speciosa, la unua konstruaĵo de gotika arĥitekturo en la Danuboregiono.

En la konstruepoko komenciĝis la produktado de brikoj sude de Vieno. Ĉar la prezo por la la unuopaj brikoj estis tro alta, la imperiestro senhezite aĉetis la brikfarejojn en Vösendorf kaj aldone la tiean kastelon.

La kastelo laŭ formo de mezepoka fortikaĵo kaj la ĉirkaŭanta kastela lageto troviĝas en kastelparko granda je 250 hektaroj, kiun oni aranĝis en la malfrua 18-a jarcento kiel pejzaĝa parko. En ĝi troviĝis arbaroj, herbejoj, pluraj kanaloj, templetoj ktp. Nuntempe la parko estas ŝatata ekskursocelo, kaj la kastelon oni uzas por kulturaj eventoj.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Wolfgang Häusler: Die Franzensburg – ein Führer durch Geschichte und Kunst. Schnell & Steiner, Vieno 2006, ISBN 3-7954-6629-6.
  • Die Franzensburg in Laxenburg – ein Rendezvous mit der Geschichte. Broŝuro.
  • Ernst Bacher: Forschungen zu Laxenburg (Park und Franzensburg): Die Franzensburg – Ritterschloss und Denkmal einer Dynastie. Volumo 2. Böhlau, Vieno 2007, ISBN 3-205-77458-2.

Eksteraj ligiloj redakti