La Fratoj Nicholas (angle Nicholas Brothers) estis frata duopo dancista, Fayard Nicholas (1914–2006) kaj Harold Nicholas (1921–2000), usonaj nigruloj. Ekde la 1920-aj jaroj ili famiĝis pro sia tre akrobata danca stilo, uzante teknikon nomatan "fulmodancado" (angle "flash dancing"). Multaj kritikistoj opiniis ilin la plej elstaraj frapaj dancistoj de la epoko. Ilia dancado en la muzikaĵo "Jumpin' Jive" (kun Cab Calloway kaj lia orkestro)[1] en la kinofilmo Stormy Weather estas rigardata de multaj la plej virtuoza dancaĵo en la tuta historio.[2] Ili komencis kiel steluloj de la Harlema Renesanco kaj pluvivis en sukcesajn karierojn en teatro, kino, kaj televido ĝis la 1990-aj jaroj.

La fratoj Nicholas dancas kun Bob Hope sur usona aviadila ŝipo en 1965

Fontoj redakti

Bazita ĉefe sur la angla Vikipedio.