Freie Arbeiter Stimme

revuo
(Alidirektita el Fraye Arbeter Shtime)

La Fraye Arbeter ShtimeFreie Arbeiter Stimme (jide פֿרייע אַרבעטער שטימע; angle The Free Voice of Labor) estis la plej longdaŭra anarkiisma gazeto en la jida lingvo, fondita dekomence kiel usona partnero de la londona gazeto de Rudolf Rocker nome Arbeter Fraynd (Amiko de Laboristoj). La komenca jida literumado, פֿרייע אַרבייטער שטיממע (Fraye Arbayter Shtimme), spegulis la 20ajarcentan modon germanigi kelkajn jidajn vortojn. Laŭ la jaroj, tiu titolo estis ŝanĝita al la indiĝena jida prononcmaniero, פֿרייע אַרבעטער שטימע (Fraye Arbeter Shtime).

Freie Arbeiter Stimme, vol 1 no 4, 25a de Julio, 1890.

Kontribuis interalie Emma Goldman kaj Rudolf Rocker. La gazeto ankaŭ estis konata pro eldonado de la poezio de Di Yunge, literatura movado de usonaj jidlingvaj poetoj.

Publikigado komenciĝis en 1890 kaj pluis sub la redaktoreco de Saul Yanovsky ĝis 1923. Tiu gazeto daŭris 87 jarojn ĝis ĝi finfine estis devigita haltigi publikigadon en 1977 sub redaktorecon de Ahrne Thorne pro malpliiĝo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj de jidaj parolantoj kaj de anarkiistoj, en Usono.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Anarchism in America?: The Free Voice of Labor : the Jewish Anarchists in libraries (WorldCat catalog), Fischler, Steven, Joel Sucher, kaj Kristina Boden. United States: Pacific Street Film, 2006. [1] Alirita la 1an de aŭgusto 2016.