Frechilla [freĈIlja] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Frechilla estas komprenebla etimologie kiel Surkrutejo (Fragmentita).

Frechilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34306
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 135  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 4° 50′ U (mapo)42.138055555556-4.8402777777778Koordinatoj: 42° 8′ N, 4° 50′ U (mapo) [+]
Alto 776 m [+]
Areo 34,33 km² (3 433 ha) [+]
Frechilla (Provinco Palencio)
Frechilla (Provinco Palencio)
DEC
Frechilla
Frechilla
Situo de Frechilla
Frechilla (Hispanio)
Frechilla (Hispanio)
DEC
Frechilla
Frechilla
Situo de Frechilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frechilla [+]
vdr

Geografio redakti

 
Ponto kaj preĝejo.
 
Sonorilturo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 35 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte​ apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en Becerro de Sahagún de la jaro 989, kiel villa fractu. La loko havis muregon ĝis 1836, kiel atestas la nomo de kelkaj pordegoj: Santa María, Pordo de la Calle Mayor, Mediavilla, San Miguel kaj postigo de San Juan.

Ĝi estis ĉefurbo de komarko en Mezepoko, de senjorlando de la duko de Braganza kaj markizo de Frechilla. Post 1833, ĉefo de jurisdikcia partio, de Registro de la Posedrajto ktp. La preĝejo de Sankta Maria estis konstruita laŭ planoj de Francisco de Ruaves en 1620. Ĝi havas barokan ĉefretablon, gotikan krucifikson de la 16-a jarcento, bela ĥorus-seĝaro, ktp.

Oni konstruis la ermitejon de Sankta Mikaelo meze de la 16-a jarcento, ĉe puto de 1399. Alia ermitejo estas de la Virgen del Coro de la dua duono de la 17-a jarcento, kaj estis aliaj ermitejoj: de San Mamés, Santiago, San Martín, San Román, ktp.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ponto, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti