Frederick Douglas Murphy

Frederick Douglas MURPHY (mortis 64-jara la 2-an de januaro 1970) estis brita esperantisto kaj prezidanto de Skolta Esperantista Ligo.

Li estis aktiva ankaŭ en KELI kaj Brita Esperantista Asocio. En 1967 li ricevis la plej altan honorigsignon de la skolta movado pro servoj al ĝi dum 38 jaroj. Membro de UEA kaj ĝia delegito li estis dum pli ol 30 jaroj. Lia altstatura figuro estis konata vidaĵo en multaj kongresoj landaj kaj internaciaj.

Li estis predikanto, instruisto de Esperanto kaj verkis la tekston de la populariĝinta kanto La lingvo por ni.

Verkoj

redakti
  • Orjubileo de Skolta Esperantista Ligo : 1918 - 1968 (Ipswich: Murphy, 1968. - 15 p. : ilustr.)