Freixo de Espada à Cinta

Urbo kaj municipo en Portugalio

Freixo de Espada à Cinta estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 114 loĝantoj, apartenanta al la Distrikto Bragança, en la subregiono Douro de la norda regiono.

Freixo de Espada à Cinta
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 780  (2011) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 6° 48′ U (mapo)41.083333333333-6.8 [+]
Areo 244,14 km² (24 414 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Freixo de Espada à Cinta (Portugalio)
Freixo de Espada à Cinta (Portugalio)
DEC
Situo de Freixo de Espada à Cinta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Freixo de Espada à Cinta [+]
vdr

Ĝi estas la sidejo de la municipo Freixo de Espada à Cinta, kun 244,14 km² de areo kaj 3 215 loĝantoj (2011), subdividita en kvar fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Mogadouro, oriente kaj sude kun la hispana regiono Kastilio-Leono, sudokcidente kun Figueira de Castelo Rodrigo kaj Vila Nova de Foz Côa kaj okcidente kaj nordokcidente kun Torre de Moncorvo.

Historio

redakti
 
Preĝejo kaj kastelo fone.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (proksima rokarto), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj). La areon konkeris inter 1063 kaj 1065 la reĝo de Leono Fernando. La loknomero Espada à Cinta (glavo ĉe zono) estis tradicie referencita al iu praloĝanto kiu estis militisto en la epoko de visigotoj aŭ de la militoj kontraŭ la sudaj islamanoj.

 
Ĉefturo de la kastelo.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. Freixo ekzistis delonge, markante la limon okcidente de la rivero Douro. Tiukadre, cele al promocio de loĝando kaj defendo, D. Afonso Henriques (1112-1185), havigis foruon el 1152 (aŭ 1155-1157), konfirmita en 1246. Oni supozas, ke en tiu epoko oni konstruis la kastelon kaj oni ricevis privilegiojn, kiujn poste limigis Johano la 1-a (1385-1433), en 1406, al nur tri urbetoj en tuta Portugalio, inter kiuj Freixo.

La plej fruaj dokumentaj referencoj pri la kastelo, temas pri funkcianta konstruado en 1258. Tiun primitivan defendejon konkeris dum la regado de Afonso la 2-a de Portugalio (1211-1223), la invadaj fortoj de Alfonso la 9-a de Leono, inter la jaroj 1212 kaj 1213.

La reĝo Afonso la 3-a de Portugalio (1248-1279) havigis novan foruon al la urbeto (1273), kiam fakte startis nova etapo de rekonstruado de la defendejoj, kiuj estis plifortigitaj kaj ampleksigitaj. Aliaj grava fazo okazis dum la regado de Denizo la 1-a (1279-1325), kiam ŝajne okazis nova reloĝado kaj konstruado de la kastelo. Tiam oni starigis la kuriozan seplateran ĉefturon, dum ankoraŭ okazis en 1342 konstruado en la urbaj muregoj. De la epoko de la regado de Fernando la 1-a de Portugalio (1367-1383), estas registritaj novj vorkoj en la kastelo (1376).

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 7 600 loĝantojn en la 1950-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis 3 000; tio estas, oni perdis pli ol duonon.

Submunicipoj

redakti

Freixo de Espada à Cinta havas la jenajn fregeziojn:

 
Fregezioj de la municipo Freixo de Espada à Cinta.
  • Freixo de Espada à Cinta e Mazouco
  • Lagoaça e Fornos
  • Ligares
  • Poiares

Vidindaĵoj

redakti
  • Kapelo de Senhor da Rua Nova en Fornos
  • Pilorio de Freixo de Espada à Cinta
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo de Freixo de Espada à Cinta
  • Kastelo de Freixo de Espada à Cinta, kun seplatera turo
  • Surrokaj gravuraĵoj de Mazouco
  • Romia vojo de Alpajares (Calçada dos Mouros)
  • Kastelo de Alva
  • Preĝejo de la Konvento, Konvento de São Filipe Nery kaj Preĝejo de Misericórdia de Freixo de Espada à Cinta
  • Rokpentraĵoj de Fraga do Gato en Poiares

Bildoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti