Friedenskirche (Essen)

Prakatolika preĝejo Friedenskirche
Ormozaiko en la altarejo

La prakatolika preĝejo Friedenskirche staras ĉe Berne-Strato n-ro 1 en la urbocentro de Essen en la Ruhr-Regiono. Oni konstruis la nun monumentprotektatan domon inter 1914 kaj 1916. Ĉar tio okazis dum la teruroj de la Unua Mondmilito, la nomdonado „Friedenskirche“ (eo: Pacopreĝejo) estas facile komprenebla.

En ĝia origina stato oni taksis la preĝejon kiel la plej gravan preĝejon secesiostilan en Germanujo. Grandan parton de ĉi tiu famo tenas la nederlanda artisto Jan Thorn Prikker (1868–1932). Li pripentris la dominternon per kolorriĉaj muraj kaj plafonaj pentraĵoj kaj verkis krome la oran mozaikon en la altarejo. Sub la orgenbalkono troviĝas fenestro, kiun li formis. Ĝi postvivis la militajn detruojn.

KonstruohistorioRedakti

La 17-an de majo 1872 fondiĝis la Katolika Paroĥo de la Prakatolika Eklezio je Essen kaj komence ne havis propran preĝejon. Post pluraj provizoraj kunuzadoj de protestantaj aŭ katolikaj preĝejoj evidentiĝis la neceso disponi pri propra preĝejo. Tial la urba parlamento de Essen decidis en 914, konstrui por la prakatolika paroĥo aparta preĝejon. Ĝin financis la urbo kaj bonhavuloj kiel familio Krupp.

Por la konstruaĵo oni elektis terpecon apud la malnova sinagogo, stratangulo Steeler Straße/Bernestraße. Antaŭ la preĝejo troviĝas la jarcentofontano el la jaro 1907. La preĝejo staras en proksimeco al la katedralo samkiel al la urbodomo de Essen. Do, la preĝejo lokas en la urbocentro.

La brulego de la najbara sinagogo dum la tiel nomata „kristala nokto“ de la 9-a al la 10-a de novembro 1938 postlasis kovraĵon de fulgo sur la norda flanko de Friedenskirche, kiu ĝis la nuna tago ne estas forigita.

ArĥitekturoRedakti

 
Origina aperaĵo de Friedenskirche ĝis la Dua Mondmilito
 
Prakatolika preĝejo Friedenskirche antaŭ la renovigo de la turo julion de 2010

Arĥitekt estis la tiama urbokonsilantaro Albert Erbe (1868–1922). Li varbis la nederlandan artiston Jan Thorn Prikker por la ena formado de la preĝejo. Tiu verkis laŭ la secesia stilo; malvolvis tamen en pli malfruaj jaroj propran stilon.

La brika konstruaĵo kun naturŝtonaj elementoj havas okangulan turon. Tiun ĉi origine kronis arta pinaklo el kupro. Ĉar al la preĝejo mem aliĝas duflanke paroĥaj kaj najbaraj domoj, la interno havas nur unu fenestrovicon al la strata flanko. Malaflanke troviĝas galerio, kiu proponas lokon por pluaj preĝejaj vizitantoj.

La preĝejohalo havas premitan barelvolbon. La altarejo kun la mozaiko estas same regule barelvolbita kiel la kontraŭa orgenbalkono.

En 1963 okazis la novformado de la kvar grandaj vitraloj. Harry McLean konceptis simbolajn figuradojn de la kvar evangeliistoj, kiuj ekde tiam ornamas po unu fenestron. Kadre de la riparado en 2006 oni taksis ĉi tiun verkon kiel konservinda. Pro tio oni rezignis la rekonstruadon de la originaj fenestroj. La malgranda duobla fenestro sub la orgenbalkono verkita de Jan Thorn Prikker ne estis detruata dum la milito kaj estas ĝis nun rigardebla.

Sub la ĉefa preĝejohalo, la tiel nomata „supra preĝejo“, troviĝas plua ĉambro. Tiu ĉi „malsupra preĝejo“ estas uzebla post riparado en la jaro 2005 kiel ĉambro por eventoj, koncertoj kaj diservoj. La preĝejtura pinaklo estis anstataŭata en 2010 per iu originalaspekta; samtempe oni transprenis la sonorilaron de malkonsekrita rezignita romkatolika preĝejo.

Militodifektoj kaj rekonstruoRedakti

Dum la Dua Mondmilito Essen ofte estis celo de elaeraj atakoj fare de la Aliancanoj – same kiel la tuta Ruhr-Regiono. Ankaŭ Friedenskirche je tio estis difektata. La originaj tegmentaĵoj de preĝejo kaj turo perdiĝis. Esence pli gravis la perdo de la elpentraĵoj de Jan Thorn Prikker. La volbo surhavanta la elpentraĵojn kunfalis. La interna ekipaĵo tamen estis nur negrave difektata je tio.

La paroĥo sukcesis la rekonstruadon postmilitan preskaŭ je sola memagado, tiel ke Friedenskirche ekde 1951 estis denove uzebla. Je tio tamen la iam artriĉaj tegmentoj de preĝejo kaj turo estis rekonstruata nur treege simplige. Ankaŭ la interno ricevis nur senornaman stukaĵon.

Riparado de la preĝejo kaj rekonstruado de la elpentraĵojRedakti

En la jaroj 2003 ĝis 2006 la malgranda paroĥo kaj ĝia pastro Ingo Reimer sukcesis farigi ampleksajn rekonstrulaborojn en la preĝejo. Tion ĉi ebligis mondonacoj de surlokaj entreprentoj kaj privataj mondonantoj. Ankaŭ la Rejnlanda Landa Oficejo por Monumentoflegado partoprenis la projekton.

En 2003 oni komence rekonstruis la pentraĵojn en la kampo de la orgenbalkono. Tri jarojn poste komenciĝis la multe pli malfacila entrepreno – la rekonstruado de la granda plafonopentraĵo en la interno. La fundamento por ĉiuj rekonstruadoj estis malnovaj fotoj samkiel restaĵoj de la orginaloj, kiujn oni trovis sub la stukaĵo de la postmilitaj jaroj. La laborojn direktis arĥitekto Peter Brdenk el Essen. Ekde aŭtuno de 2006 la pentraĵoj denove brilas ĉe la plafono de la interno je sia rimarkinda kolorkomponaĵo. En la jaro 2005 krom tio ankaŭ la jam menciita „malsupra preĝejo“ (halo sub la preĝejohalo) estis deundamente riparata kaj farata denove alirebla.

Nuntempo kaj estontecoRedakti

La paroĥo regule partoprenas aktivtagojn kiel ekzemple la „Nokton de la Malfermaj Preĝejoj“, la Tagon de la Malferma Monumento same kiel la „Kulturitineran Feston de Essen“.

Por daŭrema konservado de la aktuala konstruokonsisto pluaj laboroj estas necesaj. Julion de 2010 oni anstataŭis la turopinaklon el la postmilitaj jaroj per novformitaĵo simila al tiu sur la foto sub ĉapitro "Arĥitekturo", sed purigo de la brikŝtona fasado en proksima estonteco estus necesa. Por la celo de la konservado kaj rekonstruo de Friedenskirche en 2006 fondiĝis subvencia asocio. Deklarita celo estas krome, plikonatigi la domon en la publiko, al kio ankaŭ servis la partopreno je Eŭropa Kultura Ĉefurbo 2010 en Essen.

Ekde printempo de 2008 oni diskutis en Essen pri nova uzo de la najbara malnova sinagogo. La postsekvaj ŝanĝoj en tiu ĉi domo estas finfaritaj kaj la ĝis tiama memorejo fariĝis renkontejo kun juda kulturo. Kadre de la alikonstruado sinagogo kaj Friedenskirche ricevis komunan antaŭplacon, la nun tiel nomatan Edmund-Körner-Placon.

LiteraturoRedakti

Ĉefaj fontoj estas reserĉoj en la paroĥo de Essen. Kompletige oni konsultis jenan literaturon:

  • Heinz Dohmen und Eckhard Sons: Kirchen, Kapellen, Synagogen in Essen. Nobel-Verlag, Essen, 1998, ISBN 3-922785-52-2.
  • Wolfgang Schulze und Florin Laubenthal: Denkmal Essen – Führer zu den historischen Sehenswürdigkeiten. Verlag Pomp, Essen, 1993.
  • Dirk Aschendorf: Abschied von der Gedenkstätte. En: Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) de la 24-a de januaro 2008

Eksteraj ligilojRedakti

51.455957.0166