Friedrich FLECK [fridriĥ flek] (mortis 31-jaraĝa en 1918 aŭ 1919 en Werdau) estis germana esperantisto.

Li estis dumviva membro de UEA.[1] De 1910 ĝis 1911 li, tiam loĝanta en Munkeno, estis distrikta delegito de UEA en Bavario.[2] De 1911 ĝis 1913 li estis ĝenerala sekretario en la Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo.[3] En 1918 li fariĝis delegito de UEA en Werdau.[4]

Notoj redakti

  1. Jarlibro de UEA 1920, paĝo 80.
  2. Jarlibro de UEA 1911, paĝo 36.
  3. Niaj Mortintoj. En Esperanto 1919, n-ro 1, paĝo 15.
  4. Novaj Delegitoj. En Esperanto 1918, n-ro 6, paĝo 70.