Frigiliana estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la plej orienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.

Frigiliana
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29788
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 322  (2023) [+]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 47′ N, 3° 54′ U (mapo)36.790855555556-3.8953305555556Koordinatoj: 36° 47′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 320 m [+]
Areo 41 km² (4 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Frigiliana (Malago)
Frigiliana (Malago)
DEC
Frigiliana
Frigiliana
Situo de Frigiliana
Frigiliana (Hispanio)
Frigiliana (Hispanio)
DEC
Frigiliana
Frigiliana
Situo de Frigiliana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frigiliana [+]
vdr

Ĝi estas en la norda parto de la komarko Axarquía [aĥarKIa] en la jurisdikcia teritorio de Torrox.[1]

Strato en Frigiliana.

La municipa teritorio limas norde kun Cómpeta, okcidente kun Torrox kaj sude kaj oriente kun Nerja.

La areo jam estis okupita en prahistoria epoko kiel atestas menhiro de la Argara kulturo. Estas ankaŭ nekropolo de la fenicoj. El romia epoko derivas la nomo de la loko. En islama epoko de Al Andalus estis araba kastelo. La araboj enkondukis la transformadon de la agrikulturo konstruante parton de la irigacian sistemon kiu ankoraŭ estas konservata. Ili enkondukis novajn kultivojn kiel sukerkano kaj variojn de legomoj. En 1569 okazis ribelo de la moriskoj de la areo kaj post ilia kapitulaco, ili estis senditaj al Ekstremaduro, Zamoro ktp., kaj Frigiliana estis reloĝata de malnovaj kristanoj devenaj ĉefe el Granado kaj Valencio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Consejo General Procuradores de España (ed.). «Torrox, partido judicial nº9 de Málaga». Arkivigite je 2017-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 20an de marto 2009.