Frigyes Fülöp Balla
BALLA Frigyes Fülöp estis hungara pentristo naskita en Magyarpécska la 5-an de februaro 1871 kaj mortinta la 5-an de decembro 1937 en Arado.
Kariero
redaktiBalla studis en Vieno, li studvojaĝis en Italio, Parizo, Munkeno. Li instruis en la artistlernejo Pál Böhm de Arado. Li pentris ĝenrojn kaj portretojn en naturalista stilo.
Fonto
redaktiEksteral ligiloj
redakti- Pentraĵoj Arkivigite je 2021-02-24 per la retarkivo Wayback Machine