Fritz Walter Poppeck

germana esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fritz Walter POPPECK (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1913 en Wüstegiersdorf kaj mortis la 12-an de septembro 2002 en Oberkirch) estis germana esperantisto.

Walter Poppeck, ĉ. 1990

Li estis dum multaj jardekoj prezidanto de la Esperanto-grupo en Oberkirch (Baden). Danke al liaj klopodoj kiel ano de la urba konsilio de tiu urbo, de 1962 ekzistas Esperantostrato en Oberkirch.

Poppeck vigle aktivis en la E-o movado, pro kio li ricevis Meritmedalon de Germana Esperanto-Asocio en 1975. Li eldonis en 1980 la libron La vivo estas tute alia, kiu estas kolekto de tutmondaj proverboj. En la 1990-aj jaroj li eldonis sian aŭtobiografion pri la jaroj 1928-1945 (en 1997) kaj pri la restarigo de la Esperanto-movado 1946-1948 (en 1993). De tiuj verkoj ekzistas nur malmultaj, propramane binditaj ekzempleroj. Kompreno estis antaŭorganizaĵo de SOGELO kaj BAVELO.

En 2000 li kunlaboris kun Roland Rotsaert, Patrick Van den Berghe kaj Lode Van de Velde, en la verkado de Princo Karlo, memoraĵo eldonita por la kvara Eŭropunia Esperanto-Kongreso. Li aparte ĉefredaktoris La Migranto, nome la bultenon de la esperantisma faka organizaĵo TANEF.[1]

Verkoj redakti

La Vivo estas tute alia, kompilis kaj tradukis F. W. Poppeck, Oberkirch, 1980, 32 paĝoj

Historio de la Esperanto-Asocio "Kompreno" en la france okupita sudzono de Germanio 1946-1948, de Fritz Walter Poppeck, Esperanto-Informejo · Lohmühlweg 1 · D-7602 Oberkirch · Germanio, 1993

Kiel juna Esperanto-aktivulo en Hitler-Germanio. Rememoroj 1928-1945. Eldonita de: Esperanto-Informejo · Hindenburgstraße 9 · D-77704 Oberkirch · Germanio, 1997

Notoj redakti

  1. Cho Sung Ho, "Kiu estas Walter Poppeck en la Korea Esperantisto?"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, pp. 180-181.

Fritz Walter Poppeck naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1913 kaj forpasis la 12-an de septembro 2002.