Fronto por la Venko

La Frente para la Victoria (FpV, Fronto por la Venko) estas Politika koalicio de orientigo kirĉnerista de Argentino fondita en 2003 por elteni la prezidentan kandidatiĝon de Néstor Kirchner, kiu fine rezultis elektita prezidento de Argentino por la periodo 2003–2007. En la prezidenta elektado de 2007 la FPV subtenis la kandidatiĝon de Cristina Fernández de Kirchner, kiu estis elektita por la periodo 2007–2011. En la prezidenta elektado de 2011, la Fronto por la Venko kun Cristina Fernández de Kirchner kiel kandidatino atingis historian rezulton de 54,11 %, procentaĵo superita nur de Juan Domingo Perón kaj Hipólito Yrigoyen, kaj kun 11.864.456 voĉdonoj, kio igis ŝin la persono kiu ricevis plej multe da voĉdonoj el la argentina historio en ĝenerala balotado, kaj atingante ankaŭ la unuan fojon trian regotempon por peronistoj sinsekve.

Fronto por la Venko
emblemo
partio
Komenco 2003 vd
Fino 2017 vd
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Bonaero
Ideologio

Kirchnerism • Peronismosocialliberalismo

Fondinto(j) Néstor Kirchner vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Néstor Kirchner kaj Cristina Fernández.

La koalicio situas en la centromaldekstro de la politika spektro kaj ĝi estis konsiderita ankaŭ kiel progresisma. Aliflanke ĝi identiĝas kun nova koncepto nomata kirĉnerismo. Laŭleĝe, ne konfuzu la Frente kun la Partio de la Venko, kiu estas nur unu de la politikaj partioj kiuj ĝin integras.

Eksteraj ligiloj redakti