Frontispico
ilustraĵo ĉe la komenco de libro
(Alidirektita el Frontpaĝo)
Frontispico (de franca frontispice = frunta paĝo, de latina frontispicium de frons frunto, spicere rigardi), estas ilustraĵo sur la dua paĝo vid-al-vide de la titolpaĝo (paĝo 3). Kutime ĝi do troviĝas sur la malantaŭa flanko de la protekta (resuma) titolpaĝo (paĝo 1).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Cl%C3%BCver-introductio-1686-1.jpg/220px-Cl%C3%BCver-introductio-1686-1.jpg)
La frontispica paĝo ĉe modernaj libroj ofte estas malplena. Ĉe biografioj aŭ art-volumoj tie ofte troviĝas ilustraĵo, ekzemple portreto de la verkisto.
Ĉe sciencaj eldonoj, serioj aŭ verk-eldonoj sur tiu paĝo ofte estas indikitaj informoj pri tiuj. Ĉe kelkaj poŝlibroj oni tie trovas indikojn pri la enhavo kaj aŭtoro de la libro.