Fuencalderas estas vilaĝo en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono. Ĝi ankaŭ estas malgranda loka ento de la municipo Biel (Zaragozo) en provinco Zaragozo.

Fuencalderas
loĝloko • minor local entity of Spain

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50619
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 0° 54′ U (mapo)42.359444444444-0.89305555555555Koordinatoj: 42° 22′ N, 0° 54′ U (mapo) [+]
Alto 842 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Fuencalderas (Provinco Zaragozo)
Fuencalderas (Provinco Zaragozo)
DEC
Fuencalderas
Fuencalderas
Situo de Fuencalderas
Fuencalderas (Hispanio)
Fuencalderas (Hispanio)
DEC
Fuencalderas
Fuencalderas
Situo de Fuencalderas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuencalderas [+]
vdr

Loknomo redakti

La nomo "Fuencalderas" ŝajnas havi latinlingvan originon: "fontes caldarias" (varmaj fontoj). En la trovitaj dokumentoj, la unua "Font Calderas" evoluis al "Fuent Calderas" kaj "Fuen Calderas", skribitaj ambaŭ kun la du vortoj apartigitaj kaj kune. De 1748 la loknomo Fuencalderas estis definitive skribata ĉiam unuvorte. [1]

Geografio redakti

Fuencalderas situas en la nordoriento de la aragona regiono de Cinco Villas. Ĝi etendiĝas je la suda deklivo de la Sierra de Santo Domingo. Ĝi havas areon de 36.5 kvadrataj kilometroj kaj limas kun la sekvaj municipoj: [1] [2]

  • Norde kun Las Peñas de Riglos (regiono de "Hoya de Huesca"/"Plana de Uesca").
  • Oriente kun Agüero (regiono de "Hoya de Huesca"/"Plana de Uesca")
  • Sude kaj okcidente kun Biel (ĉefo de propra municipo)

La urbocentro estas 842 metrojn super la marnivelo. La plej malalta altitudo de sia termino estas 650 metrojn super marnivelo kaj la plej alta 1,329 metrojn (A Ralla d'as Pauletas) en la nordo. [3]

La vojo, kiu trapasas Fuencalderas kondukas al Biel (6 km nordokcidente) kaj Santa Eulalia de Gállego (18 km sudoriente), nomita "Santolaria de Galligo" en la aragona lingvo.

Demografio redakti

Jen sekve la demografia evoluo de Fuencalderas laŭ la Nacia Statistika Instituto de 1842 ĝis 1970:

  • 200 (1842)
  • 332 (1857)
  • 354 (1860)
  • 390 (1877)
  • 384 (1897)
  • 329 (1900)
  • 378 (1910)
  • 350 (1920)
  • 341 (1930)
  • 297 (1940)
  • 216 (1950)
  • 183 (1960)
  • 102 (1970)

La datenoj de la jaroj 1981 kaj 1991 korespondas al municipo "Biel-Fuencalderas", kaj tial oni ne detalas ĉi tie.

Jen sekve la demografia evoluo de ĉi tiu malgranda loka ento de la jaroj 2000 ĝis 2022: [4]

  • 58 (2001)
  • 58 (2002)
  • 48 (2003)
  • 46 (2004)
  • 42 (2005)
  • 43 (2006)
  • 41 (2007)
  • 42 (2008)
  • 38 (2009)
  • 37 (2010)
  • 27 (2011)
  • 31 (2012)
  • 31 (2013)
  • 27 (2014)
  • 28 (2015)
  • 23 (2016)
  • 20 (2017)
  • 17 (2018)
  • 24 (2019)
  • 21 (2020)
  • 27 (2021)
  • 28 (2022)

Historio redakti

La nomo "Fonte Calderas" aperas en dokumento de 1137 en donaco farita de la aragona reĝo Ramiro la 2-a "El Monje", kiu povas esti falsa, ĉar la plej multaj historiistoj indikas, ke la unua vera dokumento pri Fuencalderas ne aperas ĝis la 15-a jarcento, ĉar Fuencalderas estis kreita, kiam la loĝantoj de Liso translokiĝis tien (antikva loĝloko pli norde, proksimume 10 km de Fuencalderas).

Ŝajnas, ke la malkresko de Liso okazis dum la 13-a ĝis la 15-a jarcento, post kiam la milita limo de la rekonkero malproksimiĝis de ĝiaj teroj, kaj ke tio firmigis Fuencalderas, ĉar ĝi situis sur pli favora tereno. Ĉirkaŭ la jaro 1530 okazis la translokigo de la paroĥo de Liso al Fuencalderas. [1]

Fuencalderas apartenis al la sinsekvaj grafoj "Sástago", kiel ankaŭ Liso, laŭ dokumentoj el la jaroj 1593 kaj 1823. [1]

La Hispana Sukceda Milito (1701-1713) havis specialan efikon al la regiono. Kvankam Aragono, ĝenerale, kaj la grafo "Sástago", precipe, elektis por la aŭstra afero, la ĉefaj municipoj de la komarko Cinco Villas, krom Ejea, aliĝis al la reĝo Filipo la 5-a, pro kio ili ricevis severajn atakojn de la armeoj de arkiduko Karolo de Aŭstrio. Diversaj pagoj estis faritaj en la jaroj 1708 kaj 1709 kun havaĵoj de la grafo "Sástago" situanta en Fuencalderas.

Dum la Sendependiĝa Hispana Milito (1808 - 1814), la diversaj trupoj postulis la pagon de kontribuoj en mono kaj en varo. [1] En la Karlismaj militoj okazis negravaj kolizioj.

Fine de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento okazis la plej granda ekonomia kaj socia evoluo de Fuencalderas, koincidante kun la plej granda demografia evoluo de la loĝantaro. En 1905 kreiĝis kampara banko, fondita de la paroĥestro de la urbeto. [1]

Post la armea ribelo de 1936 la komunumo estis kontrolita de elementoj ligitaj al la ribelo. Kvankam la militfronto restis for de la municipo, tiu epizodo havis tragediajn sekvojn por parto de la populacio.

Post kiam la "2-a Monda Milito" finiĝis, la hispana komunista partio kaj aliaj organizis "gerilojn" en la interno de Hispanio, kiuj havis iun agadon en vilaĝoj limantaj kun Fuencalderas.

Ĝi estis memstara municipo ĝis 1975, kiam ĝi kuniĝis kun tiu de Biel, kaŭzante la municipon de Biel-Fuencalderas, kiu en 1998 estis renomita la municipo de Biel, post kiam Fuencalderas estis establita en 1996 kiel malgranda loka ento de tiu sama municipo.

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo "Nuestra Señora de la Esperanza" (Nia Sinjorino de la Espero): [5] [6]
Ĝi estis konstruita sur restaĵoj de antaŭa preĝejo de la 14-a jarcento, de kiu restas du kapeloj situantaj ĉe la piedo kaj la turo. Ĝi prezentas miksaĵon de stiloj kaj la plej modernaj partoj estas el la 16-a jarcento. La planto estas rektangula kaj havas ununuran navon, ĝi estas konstruita el ĉizitaj ŝtonoj kaj estas kompletigita kun kvin flankaj kapeloj. La barelvolbaj tegmentoj kun lunetoj originas de la 18-a jarcento. Ĝia turo enhavas tri sonorilojn kaj horloĝon.

Proksimume 10 km for de la urbeto Fuencalderas, en la antikva loko Liso estas: [7]

  • Ermitejo "San Miguel de Liso" (Sankta Miĥaelo el Liso):
Ĝi situas proksimume 10 km de la urba centro, apud la restaĵoj de la preĝejo de la malnova urbeto Liso. Apud la 17-a jarcenta ermitejo troviĝas romanika absido de la 12-a jarcento, kaj en ĝia konstruado estis enkorpigitaj gravaj arkitekturaj elementoj el la romanika preĝejo de la malaperinta urbeto Liso (muroj kun kvadrataj skulptitaj muldadoj, kapiteloj, funebraj steleoj, aragona krismono).
  • Restaĵoj de pli malnova defenda turo, apud la ermitejo. [8]
  • Casa del ermitaño (Domo de la ermito):
Ĝi estis konstruita el ĉizitaj ŝtonoj de la malnova romanika preĝejo, ĝi estas prizorgata kaj uzata de la Frateco "San Miguel de Liso" el Fuencalderas.

Eklezia administrado redakti

Kiam la diocezo de Jaca estis kreita en 1571, la nova paroĥo de Fuencalderas restis en la episkopujo de Huesca ĝis 1955, kiam ĝi iĝis la episkopujo de Jaca definitive. La episkopujo de Jaca iĝis sufragano de la ĵus kreita ĉefepiskopujo de Pamplono en 1956.

Natura medio redakti

La larĝa diferenco de altecoj de ĝia municipa areo signifas, ke ekzistas granda diverseco de fagarbaroj (kun centjaraj specimenoj), kverkoj, pinoj, kardkverkoj, buksoj kaj ileksoj. La faŭno estas tre varia, ĉefe abundas aproj, cervoj, kapreoloj kaj vulpoj. Ĝenerale, la areo de Fuencalderas estas monta, kun la ĉeesto de multaj akvofluoj en la formo de malprofundaj interkrutejoj. [9]

En ĝia areo ekzistas pluraj geomorfologiaj trajtoj tre rimarkindaj, arkeologiaj restaĵoj, belaj pejzaĝoj kaj altaj montopintoj, kiel la "Ralla d'as Pauletas" (1.329 m), la "Punta de los Tres Obispos" (1.233 m) kaj la "Punta de Plandemicas" (1.199 m), kaj ankaŭ multnombraj fontoj.

Estas menciinde redakti

La nuna centro de Fuencalderas devenas de la 14-a jarcento. La ĉefa karakterizaĵo estas ĝia interna dezajno, bazita sur sinsekvo de malgrandaj kvadrataj placoj kaj la konstruado de la domoj, kiuj ankoraŭ konservas sian malnovan fizionomion en perfekta stato. [10]

La antaŭ-projekto de la aragona "leĝo pri lingvoj" de la registaro de Aragono rekonas Fuencalderas kiel unu el la lokoj, kiuj povas esti deklaritaj areoj de superrega uzo de la aragona lingvo. [11]

Festoj redakti

  • La 19-an de januaro: la vespero de "San Sebastián" (Sankta Sebastiano) oni praktikis la kutimon ŝalti ĝojfajrojn.
  • Pentekosta dimanĉo: pilgrimado al la ermitejo "San Miguel de Liso" (ĝis 1971 la pilgrimado okazis la 8-an de majo, dato en kiu oni memorigas la "Aparición de San Miguel" (Apero de Sankta Miĥaelo).
  • La 29-an de septembro, San Miguel, patronsanktulo de la loĝantaro.
  • La 18-an de decembro, "Virgen de la Esperanza" (Virgulino de la Espero).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Jutuba video pri Fuencalderas. [13]
  • Marŝo de Fuencalderas ĝis El Frago. [14]
  • Promenaj vojoj en Fuencalderas. [15]
  • Biciklaj promenadoj en Fuencalderas. [16]
  • Gastejo "O Caxico" en Fuencalderas. [17] [18]