Fuenllana
Fuenllana [fuen'-jAna] (Ebena Fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi prezentas urbanismon tre regulan kun stratoj deklivaj ĉefe tiuj kiuj estas plej proksimaj al la kastelo.
Fuenllana | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Ciudad Real | ||
Poŝtkodo | 13333 [+] | ||
Retpaĝaro | Fuenllana | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 301 (2010) | ||
Loĝdenso | 5,02 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 45′ N, 2° 57′ U (mapo)38.75-2.95Koordinatoj: 38° 45′ N, 2° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 912 m [+] | ||
Areo | 59,96 km² (5 996 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
LoĝantojRedakti
La loĝantoj nomiĝas Fuenllaneros. La censita populacio en 2010 estis de 301 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,02 loĝ/km².
SituoRedakti
Fuenllana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 912 m. La areo de ties teritorio estas de 59.96 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°42′14″ N 3°46′35″ Ok.
Ĝi estas inter Villanueva de los Infantes (5 km) kaj Villahermosa (8 km). En la baseno de la rivero Gvadiano elfluas kaj trapasas la municipan teritorion la rojo Tortillo, alfluanto de la rivero Azuer.
EkonomioRedakti
Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado.
HistorioRedakti
Estas prahistoriaj restoj kaj romia setlejo ĉe vojoj. La kastelo plej verŝjnae estis araba, post kristana konkero tie oni starigis preĝejon kaj ĉirkaŭ ĝi organiziĝis setlejo.