Fuente-Olmedo [fŭenteolMEdo] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Fuente-Olmedo estas komprenebla etimologie kiel Fonto de UlmaroFonto de Olmedo, rilate al pli grava urbo.

Fuente-Olmedo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47418
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 4° 39′ U (mapo)41.243333333333-4.6472222222222Koordinatoj: 41° 15′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 793 m [+]
Areo 13,56 km² (1 356 ha) [+]
Fuente-Olmedo (Provinco Valadolido)
Fuente-Olmedo (Provinco Valadolido)
DEC
Fuente-Olmedo
Fuente-Olmedo
Situo de Fuente-Olmedo
Fuente-Olmedo (Hispanio)
Fuente-Olmedo (Hispanio)
DEC
Fuente-Olmedo
Fuente-Olmedo
Situo de Fuente-Olmedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente-Olmedo [+]
vdr
Fuente-Olmedo en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 34 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 33 el 1991.

Ĝi distas 51 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti