Fuentebureba [fŭentebuREba] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko La Bureba. La loknomo Fuentebureba povas esti komprenebla etimologie kiel Fonto de Bureba, alude al la komarkonomo.

Fuentebureba
municipo en Hispanio • loĝloko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09244
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 3° 14′ U (mapo)42.633888888889-3.2347222222222Koordinatoj: 42° 38′ N, 3° 14′ U (mapo) [+]
Alto 681 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentebureba (Provinco Burgoso)
Fuentebureba (Provinco Burgoso)
DEC
Fuentebureba
Fuentebureba
Situo de Fuentebureba
Fuentebureba (Hispanio)
Fuentebureba (Hispanio)
DEC
Fuentebureba
Fuentebureba
Situo de Fuentebureba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentebureba [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 40 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 loĝantojn el la jaro 1991.

Ĝi distas 54 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Busto de Bureba, Cubo de Bureba, Berzosa de Bureba, Grisaleña kaj Zuñeda. La loĝloko Fuentebureba​ estas la ĉefurbo de la municipo, kiu enhavas ankaŭ la loĝlokon Calzada de Bureba kaj ties kvartalon de la Stacio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la kvaropo Cuadrilla de Santa María de Ribarredonda, unu de sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti