Fuentes de Valdepero


Fuentes de Valdepero [FŬENtes debaldePEro] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Fuentes de Valdepero estas komprenebla etimologie kiel Fontoj de la Valo de Petro.

Fuentes de Valdepero
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34419
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 481  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 4′ N, 4° 30′ U (mapo)42.066666666667-4.5Koordinatoj: 42° 4′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 42 km² (4 200 ha) [+]
Fuentes de Valdepero (Provinco Palencio)
Fuentes de Valdepero (Provinco Palencio)
DEC
Fuentes de Valdepero
Fuentes de Valdepero
Situo de Fuentes de Valdepero
Fuentes de Valdepero (Hispanio)
Fuentes de Valdepero (Hispanio)
DEC
Fuentes de Valdepero
Fuentes de Valdepero
Situo de Fuentes de Valdepero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Valdepero [+]
vdr

Geografio redakti

 
La kastelo.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 497 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 450 loĝantojn el la jaro 1900, sed jam en la 21-a jarcento rekuperis 220 pro proksimeco al Palencio kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 10 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1095, ĝi estis posedaĵo de la grafo Pedro Ansúrez, fondinto de Valadolido, kaj poste estis de la familio Castro. Meze de la 14-a jarcento ĝi apartenis al Juan Rodríguez Sandoval, kaj fine de la jarcento al la familio Sarmiento. Meze de la 15-a jarcento Diego Pérez de Sarmiento konstruis la kastelon.

En 1521, Andrés de Ribera estis posedanto de la kastelo kiam ĝi estis kaptita de la komunumanoj estritaj de la episkopo Acuña, kiuj detruis ĝin kaj kaptis membrojn de la familio Ribera kiuj estis portitaj al Valadolido kie ili restis ĝis sia liberigo post la batalo de Villalar. Post la milito Andrés de Ribera revenis al la kastelo kaj rekonstruis ĝin.

En 1538, la loĝloko estis vendita al Diego de Acebedo. Poste la reĝo Filipo la 2-a donis al Pedro Enríquez de Acevedo, guberniestro de Milan-lando, la graflando de Fuentes de Valdepero. Ekde la 18-a jarcento ĝi estis senjorlando de la Casa de Alba.

La 12an de julio 1935, enorma ŝtormo okazigis grandajn damaĝojn, unu mortinton kaj nombrajn vunditoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, la kastelo, la restaĵoj de la muregoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti