Fuentesaúco de Fuentidueña

Fuentesaúco de Fuentidueña [fŭentesaUko defŭentiDŬEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Fuentesaúco de Fuentidueña estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Sambuko de Fuentidueña, siavice Fonto de la Senjorino aŭ de la Monaĥino. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono trituba fontano kaj arbo de sambuko sube kaj branĉeto de sambuko en la flago.

Fuentesaúco de Fuentidueña
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40355
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 244  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 4′ U (mapo)41.413333333333-4.0705555555556Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Fuentesaúco de Fuentidueña (Provinco Segovio)
Fuentesaúco de Fuentidueña (Provinco Segovio)
DEC
Fuentesaúco de Fuentidueña
Fuentesaúco de Fuentidueña
Situo de Fuentesaúco de Fuentidueña
Fuentesaúco de Fuentidueña (Hispanio)
Fuentesaúco de Fuentidueña (Hispanio)
DEC
Fuentesaúco de Fuentidueña
Fuentesaúco de Fuentidueña
Situo de Fuentesaúco de Fuentidueña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentesaúco de Fuentidueña [+]
vdr
Fuentesaúco de Fuentidueña en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 234 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 700 el la 1970-aj jaroj.

Ĝi distas 62 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Membibre de la Hoz, Aldeasoña, Calabazas de Fuentidueña, Fuentepiñel, Vegafría, Cozuelos de Fuentidueña kaj Fuentepiñel. Ĝi estas atingebla laŭ la provinca ŝoseo SG-P-2131 inter Aldeasoña norde kaj Fuentepiñel sude; kaj laŭ SG-V-2231 el Olombrada okcidente kaj laŭ SG-V-2423 el Fuentidueña oriente.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La nuna municipo Cozuelos de Fuentidueña, aliĝis al la municipo Fuentesaúco de Fuentidueña en 1969.​ En 19725​ Cozuelos de Fuentidueña iĝis submunicipo, kaj, poste reiĝis sendependa municipo en 1982.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Domeniko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti