Fuerte del Rey [FŬERte delREJ] (Fortikaĵo de la Reĝo) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Fuerte del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23180
Demografio
Loĝantaro 1 352  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 52′ N, 3° 53′ U (mapo)37.8745649-3.884315Koordinatoj: 37° 52′ N, 3° 53′ U (mapo) [+]
Alto 432 m [+]
Areo 34,43 km² (3 443 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuerte del Rey (Provinco Ĥaeno)
Fuerte del Rey (Provinco Ĥaeno)
DEC
Fuerte del Rey
Fuerte del Rey
Situo de Fuerte del Rey
Fuerte del Rey (Hispanio)
Fuerte del Rey (Hispanio)
DEC
Fuerte del Rey
Fuerte del Rey
Situo de Fuerte del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuerte del Rey [+]
vdr
Fuerte del Rey en la provinco.

Priskribo redakti

La areo de la municipo estas 34,43 km2 kie loĝas 1 357 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 40,2 loĝ./km2.

Fuerte del Rey situas sur la nordo de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, lime kun la municipoj Lahiguera, Villanueva de la Reina kaj Cazalilla. Estas sur 432 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj. Fuerte del Rey estas unu el malmultaj municipoj de la provinco kiu ne havas submunicipojn. Estas trapasata de la provinca ŝoseo A-311 kiu ligas la urbon Ĥaenon (je 15 km) al Andújar (je 27 km).

Ekonomio redakti

 
Olivarboj ĉirkaŭ Fuerte del Rey.

Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado (estas unu de la nur kvin municipoj de la provinco kiu intencas duobligi la nombron de loĝejoj profite de revizio de urbanismaj planoj. La industrioj de metalurgio, agrikulturaj iloj kaj helpomaŝinaro por olivkultivado estas grava pro la propono de laborpostenoj.

La malgranda ĉasado estas abunda, ĉefe de kunikloj, leporoj kaj perdrikoj, sed lastatempe malpli pro la pliigo de la nombro de ĉasistoj, bestomalsanoj, ŝanĝo de kultivo de cerealo al olivarboj kaj malapero de nekultivataj terenoj.

Vidu ankaŭ redakti