Fukurokuju (japane: 福禄寿, fuku = bonŝanco, roku = riĉeco, ju = longa vivo / koree buk nok su) estas dio en Japanio,Koreio kaj Ĉinio, kiu estas unu el la sep bonŝancodonaj dioj (Shichi Fukujin). Li estas dio de saĝeco, bonŝanco kaj longa vivo.

Fukurokuju
virdio • stellar deity
Informoj
Sekso vira
vdr

Fukurokuju estas prezentita kiel viro kun alta frunto kaj bastono de kiu pendas skribrulaĵoj. Liaj akompanantoj estas testudo (simbolo de longa vivo) kaj gruo (simbolo de saĝeco). Pro simileco oni ofte konfuzigas lin kun Jurojin.