Funkcia kvadrata radiko

En matematiko, duona ripeto de apliko de funkcio aŭ funkcia kvadrata radiko estas kvadrata radiko de funkcio kun respekto al la operacio de funkcia komponaĵo. Tiel, funkcia kvadrata radiko de funkcio g estas funkcio f tia ke f(f(x)) = g(x) por ĉiu x. Ekzemple, f(x) = 3x2 estas funkcia kvadrata radiko de g(x) = 27x4.

Unu skribmaniero por tio ke f estas funkcia kvadrata radiko de g estas f = g1/2.

Historio redakti

La funkcia kvadrata radiko de la eksponenta funkcio estis studita de Hellmuth Kneser en 1950[1].

La solvaĵoj de f(f(x)) = x estis unue studitaj de Charles Babbage en 1815 kaj ĉi tiu ekvacio estas nomata kiel funkcia ekvacio de Babbage.

 

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hellmuth Kneser (1950). Reelle analytische Lösungen der Gleichung Φ(Φ(x)) = ex und verwandter Funktionalgleichungen. Journal fur die reine und angewandte Mathematik 187 56–67.