Alungeni
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Futásfalva)
Alungeni [alunĝenj] (hungare: Futásfalva futa:ŝfalva) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Secuiesc. Administre apartenas ĝi al Turia (Covasna).
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 733 loĝantojn (hungaroj), en 1992 387 (99 % hungaroj).
Historio
redaktiJe ĝia unua skriba mencio en 1543 ĝi estis sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék). La vilaĝo estas romkatolika pilgrimloko.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.