Gásadalur estas eta komunumo sur insulo Vágar de Ferooj. Administre, ĝi apartenas al vilaĝo Sørvágur.

Geografio redakti

La vilaĝo situas en okcidenta parto de Vágar, ĉe rando de la Mykinesfjørður. Ĝin ĉirkaŭas la plej altaj montoj de la insulo: norde Árnafjall (722 m), oriente Eysturtindur (715 m). Tie ekzistas bela panoramo al Mykines, Tindhólmur kaj Gáshólmur.

Historio redakti

Gásadalur estis nomita laŭ legendo post virino Gasa. Gasa estis riĉulino el Kirkjubøur en la 12-a jarcento. Ŝi posedis duonon de Streymoy, sed kiam evidentiĝis, ke dum fasto ŝi manĝis vinadon, ŝi perdis la bienon al la Feroa episkopujo. Post tio ŝi translokiĝis al Vágar. La unua mencio de la vilaĝo okazis en la t.n. hundoletero, verkita en 1350-1400.

En 1833 oni fondis sur norda teritorio de la vilaĝo Víkar, kiu senhomiĝis ĝis 1910, spite al la favoraj mastrumaj cirkonstancoj, ĉar ĝi estis tre malfacile alirebla.

Oni konstruis tie en 1940 ŝtuparon de la marbordo al la vilaĝo, kiu situas pli supre. La komunumon minacis senhomiĝo, tiel en 2006 oni konstruis tunelon (Gásadalstunnilin) , kiu integras la komunumeton al trafika reto de la insulo.

Ekde la 1-a de januaro 2005, ĝi estas parto de vilaĝo Sørvágur, antaŭ tiam ĝi apartenis al vilaĝo Bøur (Bíggjar kommuna).