Gâlgău Almașului

(Alidirektita el Gâlgău Almaşului)

Gâlgău Almașului [gılgəu almaŝuluj] (hungare Almásgalgó [almAŝgalgO]) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Zalău. Administre ĝi apartenas al la komunumo Bălan. Ĝia unua mencio skriba estas el 1560. Ĝis 1919 kaj 19401944 ĝi apartenis al Hungario (departemento Szilágy). En 1910 Almásgalgó havis 1 186 loĝantojn, kaj 1 639 en 1956. La loĝantoj estis ĉefe rumanoj ambaŭ fojoj.

Gâlgău Almașului
Almásgalgó
vilaĝo
vilaĝo
Administrado
Distrikto Sălaj
Komunumo Bălan (Sălaj)
Iama hungara departemento Szilágy
Poŝtkodo 457029
Kodo laŭ SIRUTA 140191
Demografio
Loĝantaro 1 006  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 47° 12′ N, 23° 20′ O (mapo)47.19764423.327141Koordinatoj: 47° 12′ N, 23° 20′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Gâlgău Almașului (Rumanio)
Gâlgău Almașului (Rumanio)
DEC
Gâlgău Almașului
Gâlgău Almașului
Situo de Gâlgău Almașului

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gâlgău Almașului, Sălaj [+]
vdr

En la vilaĝo troviĝas la 3-hektara la naturrezervejo Grădina Zmeilor. Zmeu estas rumana kaptema flugkapabla mita estulo, kiu povas havi kaj la formon de drako kaj de ulo, kaj Grădina Zmeilor signifas "La ĝardeno de Zmei" (zmei = pluralo de zmeu). La vilaĝa nomo Almásgalgó apartenas al pluraj hungaraj loknomoj kun la ero almás, kiu signifas "pomo/poma" aŭ "pomarbo".

Naturrezervejo Grădina Zmeilor en Gâlgău Almașului

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti