Géla Babluani

kartvela-franca kinoreĝisoro

Géla Babluani (kartvele გელა ბაბლუანი) (naskiĝis en 1979) estas kartvela-franca kinoreĝisoro.

Géla Babluani
Persona informo
Naskonomo გელა ბაბლუანი
Naskiĝo 1-an de januaro 1979 (1979-01-01) (45-jaraĝa)
en Tbiliso
Lingvoj francakartvela
Ŝtataneco KartvelioFrancio
Familio
Patro Temur Babluani
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmmuntistofilmproduktoro
vdr

Géla Babluani naskiĝis en Tbiliso kiel filo de la eminenta direktoro Temur Babluani.[1] Je 17 jaroj, li kaj liaj tri gefratoj estis senditaj por studi en Francio. Lia unua mallonga filmo, À Fleur de Peau ("je haŭta tono", 2002), ricevis kritikan aprezon. Lia unua longedaŭra filmo estas 13 Tzameti ("13 ცამეტი" - ცამეტი simple estas la kartvela nombro 13), gajnis la ĵurian premion de monda kino por drameca filmo ĉe la Filmfestivalo de Sundance. En 2006 li reĝisoris filmon L'Héritage kun sia patro pri pluraj homoj el Francio, kiuj vizitas Tbilison por heredaĵo. [2] En 2010 li kompletigis usonan version de 13 Tzameti titolitan simple 13, kaj en 2017 sekvis plia trilero Money ("mono").

Filmografio redakti

  • Money ("mono", 2017)
  • 13 (2010)
  • L'héritage ("la heredaĵo", 2006), direktita kun sia patro Temur Babluani
  • 13 Tzameti (2005)
  • À fleur de peau ("je haŭta tono", 2002), mallonga filmo

Referencoj redakti