BAKÓ Géza (pro. bako:) estis rumania hungara ĵurnalisto, arkeologo, historiisto naskiĝinta en Türkös la 25-an de septembro 1924.

Biografio redakti

Géza Bakó laboris ĉe la radio de Bukareŝto (1951-54), poste li estis industria rubrikestro ĉe la Új Idő de Braŝovo (1963-67). Li publikigis en gazetoj Előre, Brassói Lapok, Astra, Volkszeitung, Karpaten Rundschau. Liaj arkeologiaj, historiaj, paleoetnografiaj artikoloj aperis en rumana lingvo de 1957 en Studii şi Cercetări de Istorie veche şi Arheologie, Studii şi Articole de Istorie, hungare en Korunk kaj Arhaeológiai Értesítő de Budapeŝto. Li estis kunlaboranto de 16-a volumo de eldonaĵo Bibliotheca Historica Romaniae (1975).

Fontoj redakti