Güímar [guImar] estas urbo kaj municipo en la oriento de la insulo Tenerifo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas centre de la orienta ĉemarborda zono de la insulo Tenerifo.

Güímar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 536  (2023) [+]
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 19′ N, 16° 25′ U (mapo)28.3150189-16.4099501Koordinatoj: 28° 19′ N, 16° 25′ U (mapo) [+]
Alto 289 m [+]
Areo 102,9 km² (10 290 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Güímar (Kanariaj insuloj)
Güímar (Kanariaj insuloj)
DEC
Güímar
Güímar
Situo de Güímar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Güímar [+]
vdr

La municipa ĉefurbo estas Güímar mem. Temas pri municipo lima kun la municipaj teritorioj de Arafo norde, Fasnia (sudokcidente), kaj La Orotava okcidente; oriente estas la Atlantika Oceano.

La loknomo Güímar estas devena el la iama loĝado de guanĉoj; oni sugestis tradukon kiel "angulo".[2]

Geografio redakti

 
Güímar en la insulo Tenerifo.
 
Deklivejo de Güímar, fone Izaña kaj Pico Cho Marcial. Unuarange la torentejo de Badajoz aŭ Ĉamoko.

Güímar estas en la orienta parto de la insulo Tenerifo. La municipa ĉefurbo estas Güímar mem. Temas pri municipo en la centro de la Suda Zono de la insulo, lime kun la municipaj teritorioj de Arafo, La Orotava kaj Fasnia.[3]

Güímar posedas areon de 102,39 km².[4] La municipa teritorio enhavas la valon de Güímar kaj la komarkon Agache [aGAĉe]. Temas pri klina areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[3]

Kiam kastilianoj konkeris Tenerifon en 1496, la plej gravaj torentejoj de Güímar estis veraj akvofluejoj; sed tio pluis nur ĝis la fino de la 18-a jarcento, kiam ili sekiĝis pro vulkanaj erupcioj. La lasta erupcio ĉe Güímar okazis en 1705. La lafo fluis laŭ la torentejo de Arafo, el la kaldero de Pedro Gil ĝis la proksimeco de la maro.

La municipo enhavas parton de la Nacia Parko de Teide, de la natura parko Corona Forestal, de la protektita pejzaĝo Siete Lomas kaj de la natura monumento Barranco de Fasnia y Güímar. Integre inkludita en la municipa teritorio estas la speciala natura rezervejo Malpaís de Güímar,[5] kiuj estas ankaŭ Specialaj Konservozonoj kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotektaj Zonoj), inkludita en la Reto Natura 2000.[6]

Güímar havas ankaŭ Montojn de Publika Utileco nomitajn Agache y Escobonal kaj Cumbres de Güímar.[3]

Historio redakti

 
Vulkano Arenas.

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj. Tiuj guanĉoj estis de la tendaro kiu aliancis kun la hispanaj konkeristoj je la fino de la 15-a jarcento.[7][8]

Fakte jam antaŭe multaj guanĉoj kristaniĝis. Tamen kiam en la 16-a jarcento oni disdonis terojn al hispanoj, preskaŭ neniu guanĉo ricevis teron, pro kio ili restis loĝantoj de grotoj, kaj plutenis sian identecon ĝis la 17-a jarcento. La unua setlejo kreskiĝis ĉirkaŭ sukerproduktejo el sukerkano. Aliaj vivrimedoj estis cerealoj, vitejoj, mielo ktp. En la 17-a jarcento la graveco de la loko kiel produktanto de manĝaĵoj kreskiĝis. Kiam okazis krizo en la sukerproduktado, la terposedantoj ektransdonis terojn al malgrandaj agrikulturistoj kaj la loĝantaro pligrandiĝis. En la 19-a jarcento la procezo municipiĝi plifirmiĝis kaj en la 20-a jarcento la urbo stabiliĝis.

Demografio redakti

La municipo havis 20 662 loĝantojn je 2020, estante la 14a plej loĝata municipo de la insulo Tenerifo, la 15a de la provinco kaj la 28an en la insulara regiono.[9]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante laŭlonge de la 20-a jarcento ĝis nunaj 21 000 loĝantoj.

Teritoria organizado redakti

 
El Tablado.
 
Puertito de Güímar.

Güímar dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[9]

Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[9]
Loĝloko
Loĝantoj
Aguerche 0
Balandra-Los Picos 5
Los Barrancos 87
La Caleta 337
Chimaje 36
El Escobonal 897
Güímar 13 251
Izaña 0
Lomo de Mena 267
La Medida 288
Pájara 154
La Puente 106
Puertito de Güímar 4 428
Punta Prieta 135
El Socorro 413
El Tablado 258
TOTALO 20 662

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

La ĉefa rimedo estas servoj, ĉefe komerco kaj konstruado, krome restas ioma agrikulturo.

 
Unuarange, pinaroj de La Ladera de Güímar. En la centro de la foto, montoj de Güímar kaj lavofluejoj de la vulkano Las Arenas (1705). Fone, Ladera de Chafa. Pli fone, ĉefurbo Santa Cruz de Tenerife kaj montoj de Masivo Anaga.

Turismo redakti

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, marsportoj kaj distrado kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[10]

 
Ermitejo de Sankta Johano.
  • Arkeologiaj restaĵoj de guanĉoj, en diversaj grotoj, aparte ĉe Chinguaro, kiu estas ankaŭ sanktejo.
  • Ermitejo de Sankta Johano, Socorro kaj San Pedro Abajo.
  • Preĝejoj de Sankta Petro kaj de Sankta Dominiko.
  • Urbodomo, iama konvento.
  • Historiaj domoj; skulptaĵoj.
  • Etnologiaj lokoj El Molino (muelejo) kaj Los Lavaderos (lavejo) de Chacaica.
  • Vojo de guanĉoj por transmigra brutobredado Socorro.
  • Piramidoj de Güímar.
  • Popolaj festoj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Reyes García, Ignacio (2012). Ínsuloamaziq. Diccionario histórico-etimológico del amaziq insular (Canarias). [1] Arkivigite je 2016-05-15 per la retarkivo Wayback Machine: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  5. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  6. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  7. Rumeu de Armas, Antonio (1975). La Conquista de Tenerife (1494-1496) (1a eldono). Aula de Cultura de Tenerife. ISBN 84-500-7108-9.
  8. Cuscoy, Luis Diego (1968). Publicaciones del Museo Arqueológico de Tenerife, eld. Los Guanches: vida y cultura del primitivo habitante de Tenerife. Santa Cruz de Tenerife: Cabildo Insular de Tenerife.
  9. 9,0 9,1 9,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  10. «Güímar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Güimar en la hispana Vikipedio.