Herco

internacia mezurunuo de frekvenco
(Alidirektita el GHZ)

La herco (simbolo: Hz) estas la derivita unuo de frekvenco en la Sistemo Internacia de Unuoj. Unu herco egalas al unu ciklo (fojo, oscilo) por sekundo.

La unuo estis nomita honore al la fizikisto Heinrich Rudolf Hertz.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

redakti
Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de herco (Hz) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuoj Dekoblaj unuoj
Valoro Simbolo Nomo Valoro Simbolo Nomo
10–1 Hz dHz deciherco 101 Hz daHz dekaherco
10–2 Hz cHz centiherco 102 Hz hHz hektoherco
10–3 Hz mHz miliherco 103 Hz kHz kiloherco
10–6 Hz µHz mikroherco 106 Hz MHz megaherco
10–9 Hz nHz nanoherco 109 Hz GHz gigaherco
10–12 Hz pHz pikoherco 1012 Hz THz teraherco
10–15 Hz fHz femtoherco 1015 Hz PHz petaherco
10–18 Hz aHz atoherco 1018 Hz EHz eksaherco
10–21 Hz zHz zeptoherco 1021 Hz ZHz zetaherco
10–24 Hz yHz joktoherco 1024 Hz YHz jotaherco

La plej ofte uzataj dekoblaj unuoj de la herco estas:

  • Kiloherco, kHz, mil cikloj je sekundo
  • Megaherco, MHz, miliono da cikloj je sekundo
  • Gigaherco, GHz, miliardoj da cikloj je sekundo
  • Teraherco, THz, 1012 da cikloj je sekundo

Vidu ankaŭ

redakti