Gaŭĝo de Lorenz

nekompleta, Lorentz-invarianta gaŭĝa kondiĉo ∂·𝐴=0

Je elektromagnetismo kaj aliaj gaŭĝaj teorioj, la gaŭĝo de Lorenz estas parta gaŭĝo-fikso, kiu estas nevarianta laŭ transformo de Lorentz.

Difino

redakti

Se   estas la 4-vektoro de la elektromagneta potencialo, la gaŭĝo de Lorenz estas la kondiĉo

 .

Laŭ la 1+3-malkompono  , la gaŭĝo de Lorenz estas

 .

La sama difino ankaŭ validas pri la teorio de Yang-Mills, krom ke la potencialo   ankaŭ havas Lie-alĝebran indicon.

Propraĵoj

redakti

La gaŭĝo de Lorenz estas parta gaŭĝo-fikso: eĉ post la uzo de la gaŭĝo de Lorenz, iom da gaŭĝa libero restas. Nome, la gaŭĝa transformo

 

plenumas la gaŭĝon de Lorenz, se   estas harmonia funkcio, t.e.  .

Historio

redakti

La gaŭĝon de Lorenz inventis la dana fizikisto Ludvig Lorenz. (Konfuze, la transformo de Lorentz nomiĝas laŭ la nederlandano Hendrik Lorentz.)

Eksteraj ligiloj

redakti