Gaetano Vestris
Gaetano Apolline Baldassarre Vestris aǔ Gaëtan Vestris (1729-1808), estis franca dancisto de baleto, de itala deveno, kiu naskiĝis en Florenco, kaj faris sian premieron en opero en 1749.
Gaetano Vestris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1729 en Florenco |
Morto | 23-an de septembro 1808 (79-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Frat(in)oj | Angiolo Vestris • Thérèse Vestris |
Edz(in)o | Rose Vestris |
Infano | Auguste Vestris |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto • koreografo • baleta majstro |
Li estis filo de itala familio de la teatra etoso, studis dancon kun Louis Dupré en la Reĝa Akademio de Parizo, por aliĝi poste al la Opero de Parizo, kie li laboris kiel dancinstruisto de Ludoviko la 16-a. Vestris estis la unua dancisto kiu forprenis sian maskon por ludi, uzante sian vizaĝon kiel mimo.
En 1751, lia sukceso kaj memfiero estis tiom pliiĝinta ke oni asertis, ke li diris: "estas tri granduloj en Eǔropo: nome la reĝo de Prusio, Voltaire kaj mi". Li estis elstara mimo kaj dancisto. El 1770 al 1776 li estis majstro kaj komponisto de baletoj, kaj retiriĝis havante pension favore de Jean Georges Noverre.