Galapaga burdopetrelo

La Galapaga burdopetreloGalapaga petrelo[1] (Pterodroma phaeopygia) estas granda, longflugila marbirdo de la grupo de burdopetreloj. Tiu specio estis iam konata kiel Malhelpuga petrelo, kvankam ĵusaj taksonomiaj ŝanĝoj nuligis tiun nomon el nuna uzado. (Vidu ankaŭ la specion Havaja petrelo, el kiu tiu ĉi specio disiĝis.) La lokanoj en Galapagoj ofte nomigas tiun specion en la hispana "patapegada" (nome gluita-kruro).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Galapaga burdopetrelo
Galapaga burdopetrelo
Galapaga burdopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma phaeopygia
(Salvin, 1876)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Galapaga burdopetrelo estas endemia marbirdo kiu nestumas en areoj de granda humideco en altaj teroj (ĝenerale super 200 m alte) de kvin insuloj de Galapagoj (nome insuloj San Cristóbal, Santa Cruz, Santiago, Floreana, kaj Isabela). Iam la petrela populacio estis draste tuŝita pro enmetitaj mamuloj. Tiuj enmetitaj animaloj predis kaj efikis su la nestokolonioj, konduke al taksado de tiu petrelo kiel Draste Endanĝerita en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Unu el ĉefaj minacoj kontraŭ la populacio de petreloj estas la Nigra rato (Rattus rattus), nome enmetita specio kiu estas ĉefa kaŭzo de malsukceso de ovoj kaj mortoj de petrelidoj de tiu ĉi specio. Ankaŭ enmetitaj plantoj ŝanĝis kaj malpliigis la reproduktan habitaton. La reprodukta periodo de petreloj kovras ĉirkaŭ ok monatoj de la jaro. Studo farita en 2002 montris, ke la ovodemetada periodo okazas inter marto kaj la fino de oktobro, kun pinto dum la unuaj du semajnoj de aŭgusto.

Referencoj redakti

  1. Oni evitu konfuzon kun la Galapaga petrelo, Oceanodroma tethys, pro kio oni uzu preferinde la aldonon burdo- de Galapaga burdopetrelo.